Baziliko de la Anunciacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Baziliko de la Anunciacio estas la ĉefa katolika preĝejo en la urbo Nazareto, en Israelo. Ĝi estiĝas sur la loko en kiu supozeble, laŭ la Evangelio laŭ Luko, Dio pere de la Ĉefanĝelo Gabrielo anoncis al Maria ke al ŝi estas petite fariĝi la patrino de Jesuo Kristo.

Temas pri unu el plej celita loko de la vizitantoj kaj pilgrimantoj alirantaj al la Sankta Lando, kune kun la Baziliko de la Naskiĝo en Betlehemo kaj la Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

Baziliko Anunciacio en Nazareto
Fasado de la baziliko
Mozaiko en la klostro de la baziliko

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam ek de la 1a jarcento, la posteuloj de la familio de Maria kun unuaj kristanoj aranĝis la hejmon al sinagogo. La unua baziliko estis konstruita en la 5a jarcento laŭ la bizanca stilo de tiu epoko, sed detruita en 614 dum la persa invado. Pri tiu preĝejo menciis la Anonimulo de Piaĉenco: “La hejmo de Maria estas baziliko”. Laŭ li en ĝi estis konservitaj vestoj de la Virgulino. En la 12-a jarcento, kiam instaliĝis en Palestino la regado de la latina kristanaro kun Baldueno la 1a oni rekonstruis la bazilikon, intertempe subigitan al la nefavoraj al la kristana kulto okupantaj araboj

Sed la monumento, riĉa kaj luksega, estis detruita de la egipta sultano Bibars, en la dua duono de la 13-a jarcento. Nur en 1620, la Gardisto de Sankta Tero, fransciskana Tomaso el Novara, sukcesis havigi al si, el la turka registaro, la permeson reokupi la restaĵon de la baziliko; kaj nur en 1620 estis koncedite establi preĝejon sur la groto de la Anunciacio, kiun estos pliampleksigita en 1871: Tiu ĉi estis malkonstruita por krei lokon por la nuna baziliko. Malkonstruante la antaŭan oni trafis la perimetron de la romanika baziliko: sur tiu ĉi bazo oni planis kaj realigis la nunan sanktejon.

La elfosaĵoj, direktitaj de la franciskana arkeologo Bellarmino Bagatti de la Gardistejo de la Sankta Tero, cele de la konstruo de la nova, portis al la okuloj restaĵojn de du antaŭaj preĝejoj, unu bizanca kaj unu krucmilita, kaj eĉ kelkajn restaĵojn de la unua establo juda-kristana. Multnombras ankaŭ porteblaj elementoj aŭ ekstere de la origina perimetro (mozajkaj pecoj, kolonoj, kapiteloj), nun konservitaj en la aneksita muzeo.


La baziliko hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La nuna baziliko prezentiĝas stilmoderna, konstruita laŭ projekto de ark. Giovanni Muzio en 1955, kaj konstituiĝas je unu malsupra kaj alia supra bazilikoj. Sube de ĉio establas kripto, multe ampleksa, kie videblas la “groto de la Anunciacio”, tradicie identigata kiel la hejmo de Maria. Oni trovis pravajn motivojn por tiel priskribi la Marian hejmon: parto en natura roko kaj parto masonita. Tiu lasta ne plu videblas en la loko. Oni diras ke ĝi nun konserviĝas ene de la baziliko de Loreto (Markio, Italio). Sur parietoj de la groto oni klare vidas la surskribon “Saluton Maria” (el la evangelia "Kaire"), per kio ekde la unuaj tempoj kristanoj preĝis al Maria.

La konsekro de la nova Baziliko okazis la 25-an de Marto 1969 per la manoj de kardinalo Gabriele Garrone

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nicola Bŭ, Gesù il Salvatore. Luoĝi e tempi della sua venuta nella storia, Cantagalli, 2009.
  • Anonimulo el Piaĉenco [2]