Vasilij Baĵenov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bazilo Baĵenov)
Vasilij Baĵenov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1737 (1737-03-01)
en Moskvo
Morto 2-an de aŭgusto 1799 (1799-08-02) (62-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Tula provinco
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj • Slava-Greka-Latina Lernejo
Okupo
Okupo lingvistoarkitekto • pentristo
Verkoj Caricino
vdr

Vasilij Ivanoviĉ BAĴENOV (ruse Василий Иванович Баженов) naskiĝis la 1-an de marto[jul.]/ 12-an de marto 1737[greg.]17371738 en vilaĝo Dolskoje, Kaluga gubernio, Rusia Imperio, mortis la 2-an de aŭgusto[jul.]/ 13-an de aŭgusto 1799[greg.] en Sankt Peterburgo. Li estas fama rusa arkitekto, artisto, akademiano de la Rusia Akademio de Belartoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bazilo estis filo de paroĥestro Ivan Teodoroviĉ Baĵenov (1711 - 1774), kiu tuj post naskiĝo de la filo transmigris al Moskvo kune kun siaj gefamilianoj por prediki tie.

Ankoraŭ infanaĝe Bazilo montris sian konsiderindan talenton por desegnado, tial en 1753 oni venigis lin en artan lernejon de arkitekto Dimitrij Uĥtomskij, kiu tre laŭdis produktojn de sia studento. Poste Baĵenov sukcese studis en la Rusia Akademio de Belartoj, funkciinta en Sankt Peterburgo. Profesoro Savo Ĉevakinskij vidinte altajn kapablojn de sia studento invitis lin partopreni en konstruado de Nikolskij templo en Sankt Peterburgo laŭ propra projekto.

Kiel novbakita arkitekto Baĵenov en 1764 meritis senpagan vojaĝon en Eŭropon por perfektiĝi tie pri arkitekturo. Li multe laboris en Italio (tie li estis premiita per diplomoj de Florenco kaj Bolonjo Akademioj) kaj Francio, kie li eĉ ricevis privatan proponon de reĝo Ludoviko XV resti en Francujo kiel kortega arkitekto.

Post reveno maje de 1765 en Rusion Baĵenov iĝis akademiano, sed lian deziron instrui tie oni rifuzis.

Tiam la arkitekto estis adoptita por servo en la milita fako, kie li akiris la oficiran rangon de arteleria kapitano. Ĉefe li konstruis la arsenalojn en Sankt Peterburgo kaj Moskvo. Li ankaŭ plenumis direktivojn de imperiestrino Ekaterina la Dua pri rekonstruado de Kremlo palaco. Tamen baldaŭ postkomence la laboro ĉesis, ĉar la reĝino ne aprobis la projekton. Same nefinita restis granda laboro de Baĵenov en apudmoskva bieno Caricino, kiu ankaŭ ne plaĉis al la carino, kvankam la grandioza arkitektura ensemblo estis fakte jam finkonstruita.

Ekde 1792 Baĵenov pleje laboris en Sankt Peterburgo kaj en apudaj caraj rezidejoj - Pavlovsko kaj Gatĉino.

En 1796 Paŭlo la Unua ektronis kaj tuj nomumis Bazilo Baĵenov kiel kortega arkitekto kaj vicprezidanto de la Rusia Akademio de Belartoj. Li ankaŭ donacis al li bienon Glazovo en Tula gubernio kun milo da servutuloj. Ankaŭ li ordonis projekti kaj konstrui kastelon en Kamenij insulo de Sankt Peterburgo por si mem (en 1801 li en ĝi pereis). Samtempe la arkitekto meritis altan rangon de Ŝtata konsilisto.

Baĵenov komencis desegnadon de la kastelo, kiun poste efektivigis itala arkitekto Vincenzo Brenna kaj nomis ĝin Miĥajlovskij, ĉar li tiam estis grave malsana. Somere de 1799 lin atakis paralizo kaj lastajn vivtagojn li restis fakte senmova.

Bazilo Baĵenov mortis la 13-an de aŭgusto 1799 en Sankt Peterburgo kaj estas enteregita en sia bieno Glazovo.

Familio[redakti | redakti fonton]

En 1767 Baĵenov edziĝis al nobelino Agrafena Likiniĉna Krasuĥina veninta el urbo Kaŝira. La geedzoj havis ses gefilojn: Konstantin, Olga, Nadeĵda, Vera, Vladimir kaj Vsevolod.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]