Bazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazilo la 4-a Ŝujskij
Caro de Rusa carlando
Portreto de Bazilo la 4-a
Portreto de Bazilo la 4-a
Regado 1606 - 1610
Antaŭulo Demetrio la 2-a (Falsa Demetrio la 1-a)
Sekvanto Granda Malordo
trono proklamita de Ladislao la 4-a Vasa
daŭrigita kiel caro de Miĥail la 1-a
Kronado 16-a de januaro, 1547
Persona informo
Naskonomo Василий Иванович IV Шуйский
Naskiĝo 22-an de septembro 1552
en Niĵnij Novgorod (hodiaŭ  Rusio)
Morto 12-an de septembro 1612
en Gostynin (hodiaŭ  Pollando)
Tombo Katedralo de la Ĉefanĝelo vd
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusa carlando vd
Familio
Dinastio Ŝujskij vd
Patro Ivan Andrejeviĉ Ŝujskij
Patrino Marfa Feodorovna
Gefratoj Dmitry Shuisky vd
Edz(in)o Helena Miĥajlovna Repnina (+ 1592)
Maria Petrovna Bujnosova-Rostovskaja (+ 1626)
Infanoj Anastasiya Vasilyevna vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bazilo la 4-a Ŝujskij (ruse Василий Иванович IV Шуйский, latinliterigite Vasilij Ivanoviĉ IV Ŝujskij) (n. en 1552 - m. la 12-an de septembro 1612) estis caro de Rusa carlando ekde 1606 ĝis 1610.

Tempo de perturboj[redakti | redakti fonton]

Teodoro Ivanoviĉ - lasta rusia caro el la dinastio Rjurik (1584 - 1598)
Uspenskij katedralo de moskva Kremlo

Dum la tiel nomata "tempo de perturboj" (1598-1613) Rusio spertis multajn negativajn eventojn, kiujn okazigis ĉefe la pola influo kaj eĉ okupado de la lando. Tiam estis profunda ekonomia, spirita, socia kaj dinastia krizo aperinta post morto de la lasta rusia caro Teodoro (Feodor) Ivanoviĉ el la dinastio Rjurik en 1598.

Reĝadoj de Boriso Godunov (1598-1605) kaj lia heredinto, filo Teodoro la 2-a (1605) ne estis kvietaj kaj pacaj, ĉar tiam aktive agadis kelkaj pretendintoj por la rusia trono. Plej grava persono estis Falsa Demetrio la 1-a, kiu proklamis sin kiel laŭleĝa heredinto, elvivinta filo de caro Ivano la Terura Dmitrij Ivanoviĉ el dinastio Rjurik . Li mem kaj liaj adeptoj akuzis caron Borison Godunov je mortigo de carido Demetrio (Dmitrij) en Ugliĉo, kiu saviĝis (oni kvazaŭ mortigis sozion) dank’ al Dio.

Surtroniĝio[redakti | redakti fonton]

popola armeo de Bolotnikov

Laŭ tiamaj leĝoj kaj kanonoj de Rusa Ortodoksa Eklezio novan caron oni kutime elektis en la Tutlanda konsilio kaj poste kronis lin.

Bazilo Ŝujskij estis ĉefa iniciinto de la ribelo kontraŭ Falsa Demetrio la 1-a, kiu sukcesis kaj kaptis la aventuraĉulon.

Tial kelkaj ĉefaj bojaroj kaj ceteraj liaj aliancanoj propravole elektis lin caro kaj la 1-an de junio 1606 oni kronis lin en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo sub nomo Bazilo Ivanoviĉ la 4-a.

Agado de la opozicio[redakti | redakti fonton]

La atako de pola husario. Fragmento de la bildo obrazu Batalo de Kluŝino de Szymon Boguszowicz

Ĉar okazis la leĝorompo, do multaj provincoj kaj urboj de Rusio ne konfidis kaj ne obeis la novan caron.

Popolan armeon gvidis ordinara kamparano Ivano Bolotnikov, kiu krome protektis rajtojn de plebo. La 22-an de oktobro 1606 la ribelintoj okupis vilaĝon Kolomenskoe situantan apud Moskvo.

batalo apud Tuŝino

Poste okazis kelkaj kruelaj bataloj kaj la 30-an de junio 1607 apud urbo Tula la popola armeo estis frakasita. Laŭ ordono de caro Bazilo la 4-a oni blindigis kaj dronigis Ivanon Bolotnikov.

Samtempe provis detronigi la caron alia pretendinto por potenco en Rusio. Falsa Demetrio la 2-a, kiu prezentis sin kiel vera filo de caro Ivano la Terura, saviĝinta dum ribelo en 1605 caro Dmitrij Ivanoviĉ, kune kun poloj moviĝis al Moskvo kaj junie de 1608 okupis apudmoskvan vilaĝon Tuŝino.

Marina Mniŝek feliĉe saviĝis en turmento de la ribelo kaj provis reveni en sian patrujon Pollandon (tiam Respubliko de Ambaŭ Nacioj). Tamen ŝi trafis kampadejon de Falsa Demetrio la 2-a kaj poste edziniĝis al li. En li ŝi kvazaŭ ekkonis sian realan edzon Falsan Demetrion la 1-an, kiu laŭ ŝia supozo ankaŭ saviĝis dum la ribelo.

Detronigo[redakti | redakti fonton]

pola-litova reĝo Sigismondo la 3-a Vasa

Tamen permanentaj atakoj de la opozicio kaj invado de la pola-litova armeo devigis la ĉefajn bojarojn akcepti proponon de pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa (pole Zygmunt III Wasa) kaj detronigi caron Bazilon la 4-a Ŝujskij. Tiam necesis iel ajn savi la landon, por ĝin oni ne dronigu en sango.

Julie de 1610 Bazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio) estis arestita kaj perforte abdikis.

Septembre lin kaj liajn du fratojn oni transdonis al reprezentantoj de Pollando-Litovio, kiuj veturigis ilin kiel malliberuloj al Pollando. En Varsovio kun Bazilo la 4-a, eksa caro de Rusio, konversaciis pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, por la ioma tempo en la mallibereja ĉambro de la fortreso Malborko (pole Malbork) kiu poste ekzilis ilin en la fortreson de Gostinino (pole Gostynin). Tion nomigis poloj Omaĝo de caro al pola reĝo (vidu la apudan bildon). Bazilo la 4-a mortis en ĝi la 12-an de septembro 1612 . Post kelkaj tagoj tie mortis lia frato Demetrio. Alia frato Ivano poste revenis Rusion.

Omaĝo de rusiaj caroj Ŝujskij antaŭ pola reĝo dum la kunsido de varsovia Sejmo, skizo al la pentraĵo de Jan Matejko, sur la pentraĵo la pola krona kampa hetmano Stanisław Żółkiewski prezentas al pola reĝo la malliberigitajn rusiajn carojn kiuj omaĝas

Lia familio[redakti | redakti fonton]

Lia unua edzino estis bojarino Helena Miĥajlovna Repnina (mortis en 1592). Lia dua edzino estis princidino Maria Petrovna Bujnosova-Rostovskaja (mortis en 1626). Ambaŭ liaj filinoj mortis en beba aĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Caro de la tuta RusioPoste:
Falsa Demetrio la 1-a1606-1610Ladislao la 4-a Vasa