Bazo (kemio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

En kemio, bazo estas ĉefe pripensata kiel substanco kiu povas ricevi protonojn, kaj rilatas al la teorio de Brønsted kaj Lowry pri acidoj kaj bazoj. Ili estas konsiderata kiel iu ajn kemia kombinaĵo kiu, kiam solvita en akvo, donas solvon kun pH-valoron pli granda ol 7.0. Ekzemploj de simplaj bazoj estas natria hidroksido kaj amoniako.

Bazoj estas la malo de acidoj. Kemia reakcio inter acido kaj bazo estas nomita neŭtraligado. Bazoj kaj acidoj estas viditaj kiel malaj, ĉar la reakcio inter la du faras sala solvo kaj akvo.

[redakti] Ecoj de bazoj

Ĝeneralaj ecoj de bazoj estas interalie:

La bazoj solvante en akvo disociiĝas je pozitivaj metalo-jonoj kaj negativaj hidroksid-jonoj. La bazan kemiefikon kaŭzas la hidroksid-jono. La bazo estas tiom valora, kiom hidroksid-jonon ĝi sendas en la solvaĵon dum la solvado en akvo. Ekz. NaOH estas unuvalora bazo, kaj Na(OH)2 estas duvalora bazo, ĉar neutraligi unu molon de tiuj bazoj oni necesas de unubaza acido kvanton de unu, aŭ du moloj.

B + H2O → BH+ + OH-

Tie B simbolas iun bazon, BH estas protonon ricevinta bazo, kiu protonon ricevas helpe de disociiĝo de akvomolekulo, kaj OH estas hodroksida jono. La akva solvaĵo de bazoj bone kondukas la elektran kurenton, ili estas elektrolitoj.

La gusto de maldensa solvaĵo de bazoj ĝenerale estas amara. La palpo de pli densaj sovaĵoj de bazoj estas glata, sapeca, sed kaŭstiza.


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj