Baztrunko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la grandeco de pomarbo depende de la uzita baztrunko
dujaraĝa grefto de pomarbo,la iom dikiĝinta kunkreskejo estas bone videbla. Supre la greftaĵo kaj malsupre la baztrunko
kampo de greftitaj pomarbidoj: baztrunko M9 kaj greftaĵo de pomkulivaro Golden Delicious

Baztrunkogreftobazo[1] estas necesa ĉe la greftado de planto, ofte lignoplantoj. Ĝi konsistas el radikoj de la planto kaj parto de la planttigo. Sur la baztrunko oni greftas per diversaj metodoj alian kultivaron de la sama botanika familio. Nur ĉe parencaj plantoj la greftado sukcesas kaj la kambiumoj de ambaŭ plantpartoj kunkreskas. La plantparto, kiun oni surgreftas estas nomata greftaĵo aŭ greftbranĉeto. Ĝi venas de la kultivaro, kiun oni volas multigi. Ekzistas multaj teknikoj por greftado. Vidu la ĉefartikolo greftado.

La baztrunko liveras al la dezirata kultivaro ne nur akvon kaj nutrosalojn, sed havas grandan influon sur la kultivaro. Ĝi influas la kreskon, fruktgrandecon, fruktkoloron, maturiĝtempon, kaj la floradon de la arbo.

La baztrunko estu precipe de la sama genro aŭ specio kiel la greftaĵo.

Greftekzemploj:

  • roztrunketo. greftado de trunkforma baztrunko kun multefloranta greftaĵo.
  • por pomoj oni ofte uzas malforte kreskantaj baztrunkoj, plej ofte M9M27
  • por ricevi malgrande restantajn pirarbojn oni uzas kiel baztrunko cidonio
  • la baztrunko ĉe vito kunprtas la rezistadon kontraŭ filoksero (vinlaŭso).

Trunkformantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe pomoj oni ofte ankaŭ greftas tiel nomatan „trunkformanton“ inter baztrunko ka greftita kultivaro. Kelkaj kultivaroj ne formas rektan trunkon aŭ la trunko estas tre frostsentemaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ NPIV

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]