Bečva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bečva
rivero
Rivero Bečva
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Olomouc, Regiono Zlín
Parto de Valaĥio
Montaro Vsetínské vrchy
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Loučka, Juhyně
 - dekstraj alfluantoj Mřenka, Velička, Jezernice
Unua fontrivero Vsetínská Bečva
 - situo Vysoká (Vsetínské vrchy)
 - alteco 288 m
 - koordinatoj 49° 28′ 11″ N 17° 57′ 16″ O / 49.46972 °N, 17.95444 °O / 49.46972; 17.95444 (mapo)
Dua fontrivero Rožnovská Bečva
 - situo Vysoká (Vsetínské vrchy)
Kunfluejo de fontriveroj Valašské Meziříčí
Enfluejo Moravo
 - alteco 195 m
 - koordinatoj 49° 25′ 6″ N 17° 19′ 16″ O / 49.41833 °N, 17.32111 °O / 49.41833; 17.32111 (mapo)
Longo 61,5 km (38 mi)
Akvokolektejo 1 625,7 km² (162 570 ha)
Trafluo Dluhonice
 - mezproksima 17,5 /s
Pordego Moravia pordego
Hidrologia vico 4-11-02-001
Situo de enfluejo kaj akvokolektejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo kaj akvokolektejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo kaj akvokolektejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo kaj akvokolektejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo kaj akvokolektejo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bečva
Map

Bečva estas signifa rivero de orienta Moravio, ĝi estiĝas per kunfluiĝo de riveroj Vsetínská Bečva kaj Rožnovská Bečva ĉe urbo Valašské Meziříčí, ĝi estas la plej signifa maldekstreflanka alfluo de rivero Morava, en kiun ĝi enfluas ĉe urbeto Troubky. Ĝi longeco de la fluo estas 211 km. Vsetínská kaj Rožnovská Bečva fontas en teritorio de montaro Beskydy; ambaŭ riveroj fluas tra profundaj valoj, super kiuj elstaras montardorsoj de montaroj Javorníky, Vsetínské vrchy kaj Moravskoslezské Beskydy. Sub la kunfluejo de ambaŭ riveroj la rivero Bečva estadas iam nomata kiel Kuniĝinta Bečva. En valebenejo de Bečva eblas trovi la tutan vicon da fiŝlagoj. Bečva plej baldaŭ fluas transverse montetaro Podbeskydská pahorkatina, ĉe urbo Hranice na Moravě ĝi enira en Moravian Pordegon, kiun ĝi trafluas ĝis urbo Přerov. La finanta sektoro de la fluo antaŭ enfluejo en riveron Morava estas en teritorio de Hornomoravský úval (Supermoravia valo). Signifaj sidejoj situantaj rekte sur la rivero aŭ en ĝia proksimeco estas urboj Hustopeče nad Bečvou, Hranice na Moravě, Lipník nad Bečvou, Přerov kaj Troubky. Ĉe Hranice na Moravě sur ambaŭ bordoj de la rivero situas Hranický-karsto kun Abismo ĉe Hranice kaj Aragonitaj kavernoj ĉe Zbrašov. Ĉe Lipník nad Bečvou estis sur la maldekstra valdeklivo konstruita en la 13-a jarcento burgo Helfštýn. Riverregiono de Bečva apartenas al plej multe trafitaj pro inundo okazinta en Moravio en la jaro 1997. Sed plilarĝiĝo de la riverfluejo, estiĝo de vastaj gruzaluvioj, deŝirigo de betonplifortigaĵoj de la bordoj kaj renovigo de la devena paso de la riverfluejo el la tempo antaŭ la reguligo gvidis al plialtiĝo de biologia varieco kaj estetika valoro de la riverfluejo. Klopodo de administranto de la rivero estas redoni la riverfluejon en la devenan staton antaŭ la inundo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.