Beňatina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Beňatina situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Beňatina, hungare Vadászfalva estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Benetine, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Beňatina situas sur malebenaĵo, laŭ la ukraina landlimo, meze de sakovojo. Sobrance troviĝas 16 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1333. En 1910 loĝis en Vadászfalva 405 da homoj, (344 slovakoj, 53 germanoj, 8 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Vadászfalva apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Beňatina 271 da homoj, (237 slovakoj, 28 rutenoj, po 2 ĉeĥoj kaj ukrainoj).