Bešeňov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Bešeňová!

Bešeňov situas en la plej griza distrikto

Bešeňov, hungare Zsitvabesenyő estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La vilaĝnomo signifas peĉenego.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Žitavou, laŭ flankovojoj. Nové Zámky troviĝas 14 km-ojn for.

Historio

Antaŭ la hungaroj kvadoj kaj gotoj loĝis tie. La unua mencio pri la loko devenis el 1075 en formo Villa Hudwordiensium Bissenorum. En 1910 loĝis tie 1545 da homoj (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Verebély. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1723 da homoj (1380 hungaroj, 337 slovakoj). En 2006 la hungarlingva lernado ĉesis.

Vidindaĵo