Beat-generacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De maldekstre al dekstre: Allen Ginsberg, Timothy Leary, kaj John C. Lilly en 1991.

Beat-generacio (anglalingve Beat Generation, pro beat, "laca" en la senco "nekonformigita", "senpacienca" pro la tiama situacio) estas termino uzata por nomi kaj la grupon de usonaj verkistoj aperintaj en la malfruaj 1950-aj kaj fruaj 1960-aj jaroj kaj la kulturan fenomenon verkitan kaj inspiritan de ili, nome: malakcepto de la ĉefmodaj usonaj valoroj, eksperimentado pri drogoj, alternativeco de seksumado kaj interesiĝo por orienta spiritualismo. Kelkfoje oni uzas la terminon beatnik (pluralo beatniks, esperantigebla kiel "beatnikoj") por priskribi la influitojn de tiu kultura fenomeno, tamen la termino povas soni fiiga. Membroj de Beat-generacio rapide gajnis la reputacion de hedonismaj bohemiuloj, kiuj festas nekonformecon kaj spontanean kreipovon.

La ĉefaj verkoj de la beat-literaturo estas Howl ("Hojlo") (1956), de Allen Ginsberg, Naked Lunch ("Nuda tagmanĝo") (1959), de William S. Burroughs kaj On the Road ("Sur la vojo") (1957), de Jack Kerouac[1]. Kaj Howl kaj Naked Lunch temas pri obscenaĵoj, kiuj lastatempe helpis liberigi, kion oni povus publikigi tiurilate en Usono. On the Road igis amikon de Kerouac, Neal Cassady, junkulturan heroon.

La originalaj Beat-generaciaj verkistoj konatiĝis en Novjorko. Poste, en la mezaj 1950-aj jaroj, la centraj roluloj (krom Burroughs) troviĝis kunaj en San-Francisko, kie ili renkontiĝis kun la pensuloj de la San-Franciska Renesanco. Dum la 1960-aj la rapide disvastiĝanta beat-kulturo spertis transformiĝon: ĝi donis aliron al la kontraŭkulturo de la sesdekaj jaroj kaj akompanis ŝanĝon de la komuna nomado, de beatnik al hippie ("hipio").

Verkistoj[redakti | redakti fonton]

La termino "Beat-generacio" estas ofte uzata por fari referencon al grupeto da verkistoj, amikoj de Ginsberg, Kerouac, Burroughs kaj kelkfoje Gregory Corso. Iom pli larĝa difino ampleksigas tiun sencon por enhavi aliajn anojn de la New York Beats ("Novjorka Beat-oj"), sed ankoraŭ konsiderante la San-Franciskan Renesancon kaj la grupon Black Mountain poets ("poetoj de la Nigra Monto") kiel apartajn movadojn.

Pli amplekse difinate, la kategorio Beat enhavus ĉiujn subgrupojn kaj multajn aliajn verkistojn atingitajn distingitecon en la lastaj 1950-aj jaroj kaj en la fruaj 1960-aj kaj kundividintajn multe da samaj temoj, ideoj kaj intencoj, nome sindonemo al spontaneeco, malfermformaj verkoj, subjektiveco ktp., kvankam kelke da ili eble havis malmultajn konektojn al la kerna grupo kaj multaj eble eĉ neis ke ili estis parto de la "Beat-generacio".

La ĉefaj figuroj kaj la originalaj verkistoj de la Beat-oj estis Jack Kerouac, William S. Burroughs, Allen Ginsberg, Neal Cassady, Gregory Corso, Herbert Huncke, Peter Orlovsky kaj John Clellon Holmes. Kelkaj poetoj, kiujn la kernaj beat-oj trovis en San-Francisko, estis asociitaj kun la San-Franciska Renasanco, kiel Gary Snyder, Philip Whalen, Lew Welch, Lawrence Ferlinghetti, Harold Norse, Kirby Doyle, Michael McClure. Ankaŭ la poetoj asociitaj kun la Black Mountain College ("Kolegio de la Nigra Monto") estis asociitaj kun la Beat-generacio, kiel Robert Creeley, Denise Levertov, Robert Duncan (kvankam Duncan estis unu el la plej voĉhavaj fruaj kritikistoj de la etikedo "Beat Generation"). Krome ekzistis la poetoj de la New York School ("Novjorka Skolo"), kiel Frank O'Hara, Kenneth Koch; la superrealismaj poetoj Philip Lamantia kaj Ted Joans; kaj la poetoj, kiuj estas kelkfoje nomataj kiel la "dua ondo" de la Beat-generacio, kiaj LeRoi Jones (poste nomata Amiri Baraka), Diane DiPrima kaj Anne Waldman.

Aliaj homoj asociitaj kun la Beat-oj estas Bob Kaufman, Tuli Kupferberg, Ed Sanders, Hubert Selby, Jr., John Wieners, Jack Micheline, A. D. Winans, Ray Bremser kaj Bonnie Bremser (Brenda Frazer), Ed Dorn, Jack Spicer, David Meltzer, Richard Brautigan kaj Lenore Kandel. Multaj antaŭe subtaksitaj verkistinoj estis parto de la Beat-a sceno, kiel Joanne Kyger, Kaye McDonough, Harriet Sohmers Zwerling, Janine Pommy Vega kaj Elise Cowen. Kelkaj pli junaj verkistoj, kiuj estis konataj de la supre menciitaj verkistoj, kiaj Bob Dylan, Ken Kesey, Jim Carroll, Ron Padgett foje estis entenitaj en ĉi tiu listo. Charles Bukowski posedas subtilan lokon en ĉi tiu listo, tamen lia asocieco estas malgranda. Multaj pli maljunaj verkistoj estis tre proksime asociitaj kun anoj de la Beat-generacio, kvankam iliaj reputacioj estis solidiĝintaj tiel pli frue, ke malfacilas nomi ilin kiel parton de la sama "generacio". Inter tiuj estas Kenneth Rexroth, la ĉefa persono engaĝita en la San-Franciska Renesanco, kaj Charles Olson, la mentoro de la poetoj de la Nigra Monto kaj verkisto de la ege influpova eseo "Projective Verse" ("Projekta Verso"). Do, ĉar multe da tiuj ĉi verkistoj aŭ studis persone kun William Carlos Williams aŭ rigardas Williams kiel idolon, tial Beat-verkistoj estas ofte rigardataj kvazaŭ ili estus la idoj de Williams.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La Beat-generacio laboras altigante la prioritatojn de la tiel nomata Beat-generacia esenco, nome spontanneecon, malfermitan emocion kaj visceran engaĝadon en ofte kuraĝaj mondaj travivaĵoj - en ŝajna paradokso la Beat-oj ofte emfazis spiritan sopiradon, uzante konceptojn kaj bildaron el budhismo, judismo, katolikismo ktp. Do anoj de la Beat-generacio celis sintezon de la sencoj beaten down ("marĉandado") kaj beatific ("beatiga"), kiel Kerouac priskribis ĝin. Unu el la plej bone propaganditaj aspektoj de la Beat-verkado estas la konstanta defio al la limoj de libera esprimo; la Beat-verkistoj produktis korpon de skribita verkaĵo polemika kaj por ĝia advokateco pri nekonformiĝado kaj por ĝia nekonformiĝeca stilo.

La lingva stilo kaj temoj (drog-uzado, sekseco, aberacieca konduto) puŝis la limojn de akcepteco je la filistrecaj 1950-aj jaroj. La unua Beat-verkaĵo gajninta nacivastan atenton estis Howl de Ginsberg, parte pro ĝia grafike seksa lingvaĵo: eksperimenti pri obsceneco helpis ĝin atingi famon. Unu el la plej daŭre famaj Beat-verkaĵoj, On the Road de Kerouac (verkita en 1951), kies granda parto da ĝia kontraŭdirebla materialo estis forviŝita, ne estis publikigita ĝis 1957, pro la celo profiti la famon alportitan de la eksperimento pri obsceneco de Howl. Kerouac estis sekve kulpigita por kuraĝigi miskonduton. La grandioza verkaĵo de Burroughs, Naked Lunch, publikigita en 1962, estis multe pli grafika ol "Howl" kaj same eksperimentis obscenecon. Tiuj ĉi testoj helpis konstati, ke, se io estas rigardata kiel havanta literaturan valoron, ĝi ne estas plu konsiderata kiel obscena.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

Jack Kerouac enkondukis la esprimon Beat Generation en 1948, ĝeneraligante el sia socia rondo por karakterizi la subgrundan kontraŭkonformisman junularon tiam kuniĝantan en Novjorko. Tiu nomo ekaperis dum konversacio kun la romanisto John Clellon Holmes (kiu publikigis romanon pri la nekonformiĝinta junularo, Go, en 1952, kune kun manifesto en la revuo New York Times Magazine: "this is the beat generation" – tiu estas la "laca" generacio).

La adjektivo beat siavice ekaperis en la amikgrupo rilatanta al Herbert Huncke, originale signifante tired ("laca") aŭ beaten down ("marĉandado"). Kerouac ampleksigis tiun sencon per la paradoksaj kunsencoj upbeat ("pozitiva") kaj beatific ("beatiga") kaj kunligis ĝin kun la senco esti "je la beat-o": la Beat-generacio estus la bazo, tamen ili estus rigardintaj estontecen. Aliaj adjektivoj, kiaj found ("fonda") kaj furtive ("ŝteleca" aŭ "kaŝema"), estis diskutataj de Holmes and Kerouac.

La memreklamo de Kerouc, ke li estis identiginta (kaj viviginta) novan tendencon, simile al la influpova Lost Generation, eble sonis grandioza siaepoke, sed laŭ retrospektiva analizo ŝajnas klare, ke li estis certa – tamen eblege ĉar lia "profecio" estis memrealigita.[3][4]

Fruaj renkontoj en la 1940-aj kaj fruaj 1950-aj[redakti | redakti fonton]

La originalaj verkistoj de la "Beat-Generacio" loĝis en Novjorko: Jack Kerouac, Allen Ginsberg, William S. Burroughs, (en 1948) kaj poste (en 1950) Gregory Corso (ili estas kelkfoje nomataj la "Novjorkaj Beat-oj" sed nur Corso estis el Novjorko). Eble egale gravaj estis la malpli kreemaj membroj el la okazejo, kiuj kontribuis al la intelekta medio de la verkistoj, kaj provizis ilin per tema materio: Ekzistis Herbert Huncke, kiu estis ema al drogo kaj etspirita ŝtelisto, kaj kiu renkontis Burroughs en 1946 kaj prezentis la kernajn membrojn de la Novjorkaj Beat-oj al la fatrasa viv-stilo kaj al la fatrasa jargono, enhavante la anglan vorton beat; Lucien Carr, kiu estis tre grava por prezenti multajn kernajn figurojn al aliaj; kaj Hal Chase, studento de antropologio el Denvero, kiu, en 1947, prezentis Neal Cassady al la grupo, la fokuso de multaj beataj ellaboraĵoj (rimarkinde la verko de Kerouac, On the Road).

Gravaj estis ankaŭ la ofte neglektataj virinoj el la originala grupeto, enhavante Joan Vollmer kaj Edie Parker. Ilia apartamento en la supra okcidenta flanko de Manhattan ofte funkciis kiel salono (aŭ, kiel Ted Morgan diris, "antaŭ-1960-aj komunumo"[5]), kaj Joan Vollmer, speciale, estis grava partoprenanto en la diskutaj sesioj.

Poste, la kernaj figuroj (escepte Burroughs) kune finvenis en la mezaj 1950-aj en San-Francisko, kie ili renkontiĝis kaj amikiĝis kun figuroj asociitaj al la San-Franciska Renesanco, kiaj Kenneth Rexroth, Gary Snyder, Lawrence Ferlinghetti, Michael McClure, Philip Whalen, Harold Norse, Lew Welch kaj Kirby Doyle. Tie ili renkontis multajn aliajn poetojn, kiuj transloĝiĝis al San-Francisko ĉar ĝi havis reputacion kiel grava nova centro de kreemo. Tiu ĉi enhavis Bob Kaufman, kiu estis, laŭ la legendo, la unua homo vere nomata "beatnik". Ankaŭ grava estis Philip Lamantia, Tuli Kupferberg kaj membroj el la ĵus forsolvata Black Mountain College, kiuj serĉis novan centron por komuna kreemo, poetoj kiaj Robert Creeley, Edward Dorn kaj Robert Duncan.

Multaj verkistoj estis inspirataj de la publikigo de Howl kaj On the Road, kaj decidis aliĝi al la grupo. La Beat-oj trovis multe da tiuj verkistoj kiam ili revenis al Novjorko: John Wieners, LeRoi Jones, Diane DiPrima, Anne Waldman. La poetara "Novjorka Skolo" (inkluzive Frank O'Hara, Kenneth Koch, John Ashbery kaj James Schuyler, tamen Ashberry kaj Schuyler ne estis tiel intime asociitaj al la Beat-oj), jam estis establataj kiel movado en Novjorko; ili trovis multajn aferojn, kiuj estis komunaj al tiu pligrandiĝanta cirklo kaj oni konsekvence antaŭenigis aliajn verkojn.

Universitato Kolumbio[redakti | redakti fonton]

La komenco de la Beat-generacio ofte estas spurita ĉe la Universitato Kolumbio en la renkonto de Kerouac, Ginsberg, Lucien Carr, Hal Chase kaj aliaj de la originala rondo. Kvankam ili poste estis konsideritaj kontraŭ-universitataj artistoj, la semo por la Beat-generacio estis plantita en forte universitata medio. Multe da iliaj ideoj estis formitaj dum diskutoj kun profesoroj, kiel Lionel Trilling kaj Mark Van Doren. Tiu estis la sama medio kie kelkaj de iliaj klasĉambraj kolegoj, kiaj Louis Simpson kaj Donald Hall, iĝis ĉampionoj pri la formalismo. Tie Carr and Ginsberg diskutis la bezonon por "Nova vizio" (termino prunteprenita de Arthur Rimbaud) aliiĝi el la konservemaj literaturaj nocioj de la Universitato Kolumbio.

Ili baldaŭ renkontis homoj el ekster la Universitato, kiaj Burroughs, Hunke kaj Cassady, kaj la nova fokuso iĝis reala sperto, kontraste al la universitata medio de Kolumbio. Eble, la plej grava sperto, kiu kuntiris la plimulton el la membroj de la Beat-generacio, estis la atako de David Kammerer kontraŭ Lucien Carr. Tiu estis kialo pro kiu Burroughs konservis sian rilaton proksime-sed-malproksime al la aliaj membroj de la Beat-o. La atako estis cirkonstanco, kiun Kerouac dufoje provis kapti, unue en lia unua romanco The Town and the City kaj denove en lia lasta, Vanity of Duluoz.

Burroughs naskiĝis en St. Louis, Missouri, en 1914; do, li estas ĉirkaŭ dek jaroj pli aĝa ol la plimulto da la originalaj Beat-oj. Dum li ankoraŭ loĝis en St. Louis, Burroughs renkontis David Kammerer, kaj tiel komenciĝis asocio supozeble baziĝanta sur ilia komuna samseksa inklino kaj intelektaj emoj. Kia estro de junul-grupo por knaboj, en la 1930-aj jaroj, David Kammerer iĝis pasiplena al la junulo Lucien Carr (per kiu kuraĝigo, se iu, ne estas facile rakonti tiun). Kammerer akompanis Carr-n ĉirkaŭ la lando, ĉar Carr studis en (kaj estis forpelito el) pluraj kolegioj. En la aŭtuno de 1942, en la Universitato de Chicago, Kammerer prezentis la 17-jaran Lucien Carr-n al William S. Burroughs.

Burroughs estis diplomito de Harvard, kaj gajnis stipendion de sia relative riĉa familio. Lia avo inventis la "Adici-maŝino de Burroughs" (angllingve, "Burroughs Adding Machine"), kvanakm la riĉaĵoj en la familio ofte estas troigataj. (Kerouac rimarkigis pri la "milionoj de Burroughs", kiuj vere ne ekzistis[6]). Ili tri iĝis bonaj amikoj, kies amuzado eliminis Burroughs-n el la domo kiun li luis kaj, en la fino, Carr estis enhospitaligita, post kiam li ŝajne provis memmortigon per gasa forno (alia versio de tiu historio rakontas ke tiu estis maniero per eviti la militan servon). Printempe 1943, la familio de Carr sendis lin al la Universitato Kolumbio, en Novjorko, kien Kammerer kaj, do, Burroughs sekvis post nelonge.

Ĉe Kolumbio, Carr renkontis la novan studanton Allen Ginsberg, kiun li prezentis al Burroughs kaj Kammerer. Edie Parker, alia membro de la grupo, prezentis Carr-n al sia koramiko Jack Kerouac kiam li revenis el la devoservo ĉe la mara transporto. En 1944, Carr prezentis Kerouac kaj Burroughs. La pasio de Kammerer estis evidenta por ĉiuj el la rondo, kaj li ĵaluziĝis kiam Carr disvolvis rilaton kun juna virino (Celine Young). Meze de aŭgusto 1944, Lucien Carr mortigis lin per skolta tranĉilo, eble memdefende, post diskuto en parko ĉe la rivero Hudsono. Carr ĵetis la korpon en la riveron. Poste li seĉis konsilon ĉe Burroughs, kiu rekomendis ke li ekhavu advokaton kaj kapitulacis per pretendo je memdefendo. Anstataŭe, Carr iris al Kerouac, kiu helpis lin forĵeti la armilon. Sekvmatene Carr kapitulacis, kaj do Kerouac kaj Burroughs estis kulpigitaj kiel kunkulpuloj de la krimo. Burroughs havis la monon por kaŭcio, sed la gepatroj de Kerouac refuzis sendi ĝin al li. Edie Parker kaj ŝia familio helpis, kun la kondiĉo ke ŝi kaj Kerouac tuj geedziĝu.

La "submondo" de Kvartalo Times[redakti | redakti fonton]

Burroughs havis intereson eksperimenti kun krima aktivado kaj iom post iom faris kontaktojn kun la krima submondo de Novjorko, okupiĝante pri ŝtelitaj varoj kaj disvolvante dependecon de opiaĵoj. Burroughs renkontis Herbert Huncke, krimulon kaj eman al drogoj, kiu ofte restis apud Times Square. La beat-oj perceptis Huncke kiel fascina persono. Laŭ Ginsberg, ili estis serĉantal la "ĉefan realecon", kaj sentis ke Huncke, kiel membro de la submondo, sciis aferojn, kontraŭ kiuj li estis protektataj dum iliaj mezklasaj vivoj.

En 1949 Ginsberg havis jurajn problemojn pro tiu asocio. Ginsberg lasis ke Huncke restu kun li dum mallonga tempo (kiel skribite en tiu linio el Howl: "kiu promenadis tutnokte havante iliajn ŝuojn sangplenigitajn en la doko, esperante pordon en Orienta Rivero esti malfermita al ĉambro plenigita de vaporvarmeco kaj opio;") La apartamento de Ginsberg sekve estis plena je ŝtelistaj varoj. Li veturis kun Huncke por transporti tiujn ŝtelitajn varojn, tiel kaŭzis aŭtomobilpersekutadon far la polico. Ginsberg pledis frenezecon kaj estis mallonge ĉe Hospitalo Bellevue, kie li renkontis Carl Solomon. Dum enhospitaligita, Carl Solomon ŝajnis originalulo pli ol psikozulo.

Admiranto de Antonin Artaud, li ŝatis havi iun memkonscian "frenezan" konduton, ekz. ĵetis terpoman salaton al Dadaisma lektoro. Ankaŭ Ted Morgan mencias okazon, kiam li ŝtelis arakidbuteran sandviĉon en kafeterio kaj montris ĝin al gardisto. Se li ne estis freneza kiam akceptita, Solomon estis argumenteble frenezigita de ŝokaj kuracadoj, kiuj estis aplikitaj en Belleuve, kaj tiu estas unu el la aferoj aluditaj de Ginsberg en "Howl" (kiu estis dediĉita al Carl Solomon). Post lia elhospitaliĝo, Solomon iĝis la kontakto por eldonejo, kiu konsentis publikigi la unuan romanon de Burroughs Junky (1953), ĵus antaŭ alia okazo kaŭzis ke li estis sendita al la Hospitalo denove. [7]

Neal Cassady[redakti | redakti fonton]

La enkonduko de Neal Cassady en la scenon en 1947 kaŭzis multajn efektojn. Kelkaj beat-oj estis sorĉitaj de Cassady - Ginsberg havis aferon kun li kaj igis lin sia persona guvernisto pri verkado; kaj la veturoj de Kerouac kun li, malfrue en la 1940-aj, iĝis fokuso de lia dua romano, On the Road. Cassady estas unu el la fontoj de "repo" - la laksa spontanea paroladstilo, kiu poste iĝis asignita al la "beatnik-oj". Kvankam li ne multe skribis pri si, la ĉefaj verkistoj de la grupo estis impresitaj de la libera stilo de liaj leteroj, kaj Keruouac citis tion kiel ĉefa influo de lia intentado, la spontan-proza stilo/tekniko, kiun li uzis en siaj verkoj (la alia evidenta influo estis la improvizitaj solooj de la Ĵazo.


Beat-generaciaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1957 - Sur la vojo de Jack Kerouac
  • 1953 - Junky de William S. Burroughs
  • 1956 - Hojlo kaj Aliaj poemoj de Allen Ginsberg
  • 1959 - La nuda tagmanĝo de William S. Burroughs
  • 1970 - La unua tria de Neal Cassady
  • 1983 - Plietaj karakteroj de Joyce Johnson

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charters, Ann (eld.), The Portable Beat Reader, Penguin books. ISBN 978-0-14-243753-7. La enhavo-tabelo Arkivigite je 2008-12-22 per la retarkivo Wayback Machine montras Kerouac, Ginsberg kaj Burroughs kiel la unuaj gravaj aŭtoroj.
  2. Charters, Ann (ed.). Beat Down to Your Soul: What Was the Beat Generation? NY: Penguin, 2001. ISBN 978-0-14-100151-7
  3. Kerouac, Jack. The Portable Kerouac. Ed. Ann Charters. Penguin Classics, 2007.
  4. Holmes, John Clellon. Passionate Opinions: The Cultural Essays (Selected Essays By John Clellon Holmes, Vol 3). University of Arkansas Press, 1988. ISBN 1-55728-049-5
  5. Morgan, Ted Literary Outlaw The Life and Times of William S. Burroughs (1983) ISBN 0-380-70882-5 p. 96, unua preso, broŝura eldono Avon, NY, NY
  6. laŭ Burroughs mem, en la filmo Burroughs (1983) Howard Brookner (reĝisoro),
  7. Miles, Barry. Ginsberg: A Biography. London: Virgin Publishing Ltd. (2001), paperback, 628 pages, ISBN 0-7535-0486-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj paĝaroj[redakti | redakti fonton]

Beat-turismo[redakti | redakti fonton]

Aŭdintervjuoj[redakti | redakti fonton]

Fotografiaĵoj[redakti | redakti fonton]