Beata Szydło

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beata Maria Szydło
Ĉefministro de Pollando
Persona informo
Beata Szydło
Naskonomo Beata Maria Kusińska
Naskiĝo la 15-an de aprilo 1963
en Osviecimo, Pollando
Religio katolikismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato • Varsovia Lernejo de Ekonomiko • Universitato Ekonomika de Krakovo vd
Partio Rajto kaj Justeco (ekde 2005)
Subskribo Beata Szydło
Familio
Edz(in)o Edward Szydło vd
Infanoj Tymoteusz Szydło vd
Profesio
Okupo etnografino
Aktiva en Varsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Pollando
Dum ekde la 16-a de novembro 2015 ĝis la 11-a de decembro 2017
Antaŭulo Ewa Kopacz
Sekvanto Mateusz Morawiecki
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Beata Szydło, la 19an de januaro 2016 en Eŭropa Parlamento en Strasburgo
Beata Szydło kun la ĉefministro de Italio Matteo Renzi kaj ĉefministro de Estonio Taavi Rõivas dum la Bratislava Politika Renkontiĝo 2016
Visegrada grupo (Viŝegrada grupo, V4) Gvidantoj: Robert Fico, Beata Szydło, Bohuslav Sobotka, Viktor Orbán (2015)

Beata Maria SZYDŁO [ŝidŭo] (naskiĝis la 15-an de aprilo 1963 en Osviecimo) estas pola politikistino, estis 2015–2017 ĉefministro de Pollando. Ŝi estas vicprezidantino de la Rajto kaj Justeco. Ŝi estas tria virina ĉefministro de Pollando. Homo de la Jaro 2017 en Ekonomia Forumo de Krynica.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Beata Szydło naskiĝis en Oświęcim kaj kreskis proksime Brzeszcze en Przecieszyn. Ŝia patro estis ministo. Ŝi finis Jagelonan Universitato en Krakovo en 1989 kiel etnografino. Ŝi finis postdiplomajn studojn en la krakova Ekonomika Akademio[1]. Ekde 1987 ĝis 1995 laboris kiel asistantino en la Historia Muzeo de Krakovo, tiam en Kultura Centro en Libiąż. En 1997-1998 ŝi estis la direktorino de Kultura Centro en Brzeszcze.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis urbestrino de Brzeszcze en 1998- 2005. En la 25- an de septembro 2005 ŝi estis elektita al la Sejmo en distrikto de Chrzanów, kiel kandidatino de la Rajto kaj Justeco. 24-an de julio 2010 estis vicprezidantino de la politika partio. Ŝi estis parlamentanino de 5-a, 6-a, 7-a de Sejmoficperiodo. Ekde 2011 ŝi estas vicprezidantino de la Komisiono pri la Publikaj Financoj. Ŝi gvidis du sukcesajn kampanjojn en la prezidentaj kaj parlamentaj balotadoj de 2015. De la 25-a de oktobro 2015 ŝi estas ankaŭ parlamentanino de 8-a oficperiodo de Pola Sejmo.

En 20-an de junio 2015 kongreso de Rajto kaj Justeco nomumis Beata Szydło kiel kandidato por ĉefministro en la Balotado 2015. En 13-an de novembro 2015 Prezidento de Pollando Andrzej Duda konfidis al Beata Szydło la funkcion de la Ĉefministro de Pollando[2]. En 16-an de novembro 2015 ŝi estis la establita ĉefministro kaj ĵurigita.

Registaro de Beata Szydło[redakti | redakti fonton]

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Beata Szydło estas edzino de Edward Szydło. Ili havas du filojn: Tymoteusz kaj Błażej.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova pola registaro - aktualaĵoj de la Pola Retradio el elsendo 10.11.2015 / http://pola-retradio.org/novajoj-2/
  2. Politika situacio en Pollando - aktualaĵoj de la Pola Retradio el elsendo 13.11.2015 | http://pola-retradio.org/novajoj-2/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]