Beata Zdislava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saint Zdislava and Saint John Sarkander.jpg

La plej malnovaj skribaj notoj pri Zdislava originas de la komenco de la 14-a jarcento, tio estas el la tempo de nura duonjarcento post ŝia morto. Ili aperis en la Kroniko de Dalimil kaj en la Kroniko de Žďár. Pli postaj legendoj ne estas fidindaj. Historiisto Zdeněk Kalista skribis pri la tempo de Zdislava kaj pri ŝia gento du historiajn studojn (1941 kaj 1969). Historian verkon pri Zdislava eldonis ankaŭ Patro Ambrož Svatoš en la jaro 1948 sub la titolo "Beata Zdislava". Kiu estas tiu virino, kiu naskiĝis verŝajne en la jaro 1220 en Moravio en Křižanov kaj mortis komence de la jaro 1252 en Jablonné v Podještědí?

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de sinjoro Přibyslav de Křižanov, la reĝa burggrafo en Brno kaj en la burgo Veveří, kaj de sinjorino Sibyla (de Sicilio - kortdamo de reĝino Kunhuta). Ŝi edziĝis al la eminenta ĉeĥa grandsinjoro Havel Markvartic kaj transloĝiĝis kun li en lian kastelon Lemberk ĉe urbo Jablonné v Podještědí. Ŝi naskis al li kvar infanojn: Havel, Marketa, Jaroslav kaj Zdislav. Plej versimile ŝi ĉi-tie renkontiĝis kun la beata Česlav, pola dominikano, lernanto de Sankta Dominiko kaj ŝi fariĝis dominikana terciulino; ŝi kaj ŝia edzo invitis la dominikanojn al Jablonné kaj al Turnov, fondis por ili ĉi tie klostrojn kaj preĝejojn. Zdislava fariĝis sanktulino kiel edzino kaj patrino de la familio, sed ŝia vivo kaj agado ne limiĝis sole al la ŝia privata sfero: Zdislava instruis kaj edukis ankaŭ kastelan servistaron, flegis kaj ankaŭ alimaniere helpis (en la hospitalo kiun ŝi ankaŭ fondis) al la malsanuloj, malriĉuloj, senhejmuloj kaj militfuĝintoj (temis pri la tempo de la tataraj invadoj en la mezan Eŭropon). En la tempo de la ofta malĉeesto de ŝia edzo, (li servis kiel dekstra mano de la reĝo Venceslao la 1-a kaj estis lia subtenanto, kiam kontraǔ li ekribelis lia filo Přemysl Otakar la 2-a). Ŝi devis mastrumi anstataŭ de li la tutan latifundion.

Zdislava mortis versimile je ftizo, (ŝiajn korporestaĵojn esploris akademiano Vlček) ŝi estas entombigita en la kripto de la klostra preĝejo en Jablonné; ŝia kranio kuŝas en la relikvujo en la Maria-altaro en la preĝeja navo. Ŝia tombo ĝ estimon de la kredantoj seninterrompe ekde ŝia morto ĝis hodiaŭ, venas ĉi tien ne nur ĉeĥoj kaj moravanoj, sed ankaŭ slovakoj, poloj, luzaciaj soraboj, germanoj kaj aŭstrianoj. Ĝis hodiaŭ okazas ĉe ŝia tombo diversaj elaŭdoj, resaniĝoj kaj aliaj mirakloj je la interveno de ĉi tiu sanktulino. Pro tio estis jam en la 18-a jarcento konstruita, en la loko de iama gotika preĝejo, por ŝia estonta beatigo, pri kio oni jam komencis strebi, grandioza baroka preĝejo de Sankta Vavřinec fare de la viena arĥitekto Jan Lukáš Hildebrandt; la konstruadon financis grafo Berka de Dubá kaj post lia morto la grafino Kinská. Sed la beatigo okazis nur en la jaro 1907 (fare de papo Pio la 10-a.).

En la jaro 1947 inaŭguris kardinalo Štěpán Trochta, episkopo de Litoměřice, episkopujan procedon de la sanktigo. En la kadro de „Dek jaroj de spirita renovigo de la nacio“ estis la jaro 1991 (nur tiam!) dediĉita al la beata Zdislava kaj al la temo familio. Tiam estis eldonita kolekto de studoj "Zdislava" kaj okazis ankoraŭ multaj aliaj interesaj aranĝoj.

Sanktigo[redakti | redakti fonton]

Beatan Zdislava poste sanktigis la papo Johano Paŭlo la 2-a en Olomouc la 21-an de oktobro 2000 - en la jaro de Granda jubileo - li ŝin proklamis ĉefa patronino de la diocezo Litoměřice. Pri la sanktigo de la sinjorino Zdislava multe meritis la tiama provincestro de la dominikanoj Patro Ambrož Maria Svatoš per amasigo de la studoj pri Zdislava kaj de historiaj dokumentoj. Nun li havas el al pasinteco manuskripte dokumentitan preskaŭ centon da kazoj de mirindaj elaŭdoj je interveno de Sinjorino Zdislava. Kiel miraklo necesa por la sanktigo estis aprobita medicine kaj science neklarigebla resanigo de sinjoro MUDr. Straka, patro de familio, al kiu la 19-an de septembro 1989 ĉesis funkcii la koro, li havis nulan sangotension, okazis klinika morto de la cerbo; tiu ĉi stato daŭris pli ol tri horojn. Dum tiu ĉi temo lia edzino, infanoj, ĉefflegistino, la pastro kaj aliaj, intense preĝis al la beata Zdislava pri la miraklo, kaj ili estis elaŭditaj; la moviga kaj sensa funkciado renoviĝis, ĉiuj organoj de la korpo komencis normale funkcii. La preĝejo de Jablonné esti fare de la Papo avancigita je baziliko minor (pli malgranda) kun la titulo de „baziliko de Sankta Vavřinec kaj de Sankta Zdislava".

La restaĵoj de la sankta Zdislava estas eksponitaj por adoro al la kredantoj krom en Jablonné ankaŭ en la katedralo de la sankta Štěpán en Litoměřice (en la altaro de Jan Nepomucký) kaj en Olomouc en la dominikana preĝejo de sankta Maria (en la altaro de sankta Dominiko). Dum la 750-a datreveno de la morto de beata Česlav en la jaro 1992, la sankta Zdislava rekompencis al tiu ĉi sanktulo lian viziton. Ŝia kranio pilgrimis de Jablonné al pola Vroclavo kaj ĝi estis ĉi tie akceptita kun ŝtataj honoroj. Sian dume lastan pastoran pilgrimon faris la restaĵoj de sankta Zdislava de la urbo Litoměřice al la flughaveno de Olomouc – por la sanktigo fare de la papo Johano Paŭlo la 2-a la 21-an de majo 1995.

La 24-an de oktobro 2000 proklamis papo Johano Paŭlo la 2-a la sanktan Zdislava kiel ĉefan patroninon de la diocezo de Litoměřice. Ekde la jaro 200 laŭ la decido de la regiona reprezentaro ŝi estas patronino de la regiono de Liberec.

Al la sankta Zdislava, kiel al sia malproksima parencino, sin anoncas ĝis hodiaŭ la grafoj Waldstein kaj ili vizotas ŝian tombon en Jablonné.

Mesaĝo de Beata Zdislava[redakti | redakti fonton]

Kaj tio esta la lumo, kiun Zdislava disradias: ŝi ne nur aŭskultis la evangelion, ŝi ĝin ankaǔ vivis. Kaj ne fermite en iu klostro, sed ŝi ĝin vivis en sia familio kaj en tiu mondo, kiu ŝin ĉirkaŭis. La kredo ne estis nur ŝia privata afero por ŝia kastela kapelo, sed ĝi estis afero por la vivo. Zdislava eliris el la kastelo kaj ŝi vivis la evangelion ĉie ĉirkaŭe, kie troviĝis la malriĉuloj kaj mizeruloj. Ŝi vivis la vorton de Kristo: „Amu viajn proksimulojn!"

Sinjorino Zdislava estas heroldino de la rajtoj de la homo, de la virino: ami kaj vivi por aliuloj. Kaj tio estas ŝia mesaĝo por la familioj. Kiel patrino ŝi diras al ĉiuj virinoj, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj vivas en la familio: estas necese ami kaj vivi por la proksimuloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marie Dolistová: Paní Zdislava z Lemberka, eldonejo ŘÁD, Prago, 2009, ISBN 978-80-86673-15-8. Poemo "Paní Zdislava z Lemberka" de la aŭtorino en ses lingvoj: ĉeĥe, pole, suprasorabe, germane, Esperanto! kaj angle.