Maria (patrino de Jesuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Beata virgulino Maria)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maria lingvo
Sankta
Maria
Persona informo
ܡܪܝܡ
מרים
Naskiĝo
en Tzippori
Morto 30-an de novembro 99 (0099-11-30)
en nekonata valoro
Tombo Tombo de Maria vd
Religio judismokristanismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj imperia aramea lingvo vd
Loĝloko Nazareto vd
Ŝtataneco nekonata valoro vd
Familio
Dinastio Sankta Familio vd
Patro Joakimo, patro de Maria vd
Patrino Anna, patrino de Maria vd
Gefratoj SalomeoMaria de Klopas vd
Edz(in)o Jozefo de Nazareto vd
Infanoj Jesuo KristoJakobo la JustuloSimono, frato de JesuoJudaso, frato de JesuoJozefo vd
Sanktulo
Festotago 1-a de januaro
Atributoj Senmakula Koro, krono, dek du steloj, trono de saĝeco, radioj elirantaj el la manoj, duonluno, lilioj, rozoj, rozario, pomo, vinberaro, ŝpinilo
Patroneco multaj landoj, kirkoj kaj urboj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Siksta Madono de Rafaelo (ĉ. 1512/13), unu el la plej konataj bildigoj de Maria

Maria, ankaŭ Maria de Nazaret (antikve-greke Μαριάμ, Mariam, hebree מרים, Mirjam, aramee ܡܪܝܡ, Marjam, arabe مريم, Marjam; naskiĝis ĉ. 21 a.Kr.?, mortis ĉ. 49 p.Kr.?) estas la patrino de Jesuo de Nazaret, menciita en la Nova Testamento. Ŝi loĝis kun sia edzo Jozef kaj pliaj parencoj en la vilaĝo Nazaret en Galileo. Maria estas aparte honorata en kristanismo kiel la patrino de Jesuo Kristo kaj estas ankaŭ menciita en la Korano kiel la virga patrino de Jesuo.

La solaj historiaj fontoj pri la gepatroj de Jesuo estas la Nova Testamento (kaj pli postaj fontoj derivitaj de ĝi). Tamen oni ĝenerale konsideras ilian ekziston kaj la nomojn "Maria" kaj "Jozef" kiel aŭtentikaj.

En la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Nova Testamento, Maria estis la patrino de Jesuo, kaj la edzino (aŭ fianĉino) de Jozefo. La evangelioj laŭ Mateo kaj Luko rakontas ke ŝi naskis Jesuon estante virgulino, do mirakle, gravedigita ne de sia fianĉo Jozefo, sed de la Sankta Spirito.

Plurfoje la tekstoj mencias ke Jesuo havis gefratojn, inter ili la fratoj Jakob, Joses, Judas kaj Simon. Laŭ alia interpreto ili estas gekuzoj aŭ duongefratoj.

Ŝia edzo ŝajne mortis inter la jaroj 6 kaj 30. Spite de la ellaborita doktrino pri ŝi en katolikismo, la Biblio diras malmulte aparte de ŝia rolo kiel patrino de Jesuo.

Inter aliaj, ŝi estis ĉe la Anunciacio, la Naskiĝo de Jesuo, la unua miraklo de Jesuo (ĉe la edziĝo de Kana), la Krucumado kaj la Pentekosto.

Kiam Jesuo estis sur la kruco, ŝi probable havis ĉirkaŭ 50 jarojn – ŝi ne estis juna kiel en la arto de Mikelanĝelo kaj aliaj. Je lia morto, Jesuo donis Marian al la zorgo de Sankta Johano la Evangeliisto, kiu (laŭ tradicio) poste transloĝiĝis al Efeso, tiama centro de la kulto de la greka virga diino Diana. Estinte virino, Maria ne havis oficon en la frua eklezio. Ĉirkaŭ 49, Johano revenis al Jerusalemo por la unua koncilio de la eklezio kaj, laŭ iuj, Maria mortis tie kaj tiam.

Kultado de Maria[redakti | redakti fonton]

En kristanismo[redakti | redakti fonton]

En kristanismo, Maria ricevis plurajn aliajn titolojn, interalie: la Dipatrino (greke Θεοτόκος, Theotókos, latine Mater Dei), la Benata Virga Maria, Nia Damo (france Notre Dame), Nia Sinjorino (hispane Nuestra Señora) aŭ ankoraŭ la Madono (itale Madonna).

Kvankam kredo pri ŝi varias ege, la plimulto en kristana tradicio konsentas ke Jozefo, ŝia edzo, ne estis la natura patro de Jesuo. En la Biblio Jesuo estas nomata pli ofte kiel la "filo de Maria" ol la "filo de Jozefo" – sugestante ke Jesuo estis bastardo aŭ de nekonata patro. Jesuo sin nomis la "filo de homo". Laŭ unu onidiro, la patro estis Romia soldato nomita Pantera, kiu servis en Judio kaj poste en Germanio, kie li mortis[1].

Altaro honore al Sankta Maria en la Pilgrimkapelo Jonental en Jonen, Svislando

Katolikismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ katolikismo ŝi plejparte estas ĝuste kiel en la Biblio sed ankaŭ pli ol tio. Ĉar katolikoj preĝas al sanktuloj, katolikismo havas grandan kulton pri Maria. Katolikismo ne traktas ŝin kiel diino sed kiel sanktulo en ĉielo kiu povas preĝi al Dio pro la kredanto pli efike ol la pekema kredanto mem. Kaj Maria, estante la patrino de Jesuo kaj tre sankta virino, estas inter la sanktuloj klare la plej granda. Ŝi ankaŭ estas la plej populara.

Laŭ katolika doktrino, Maria estis naskita sen origina peko (la senmakula koncipiĝo), neniam pekis kaj post morto estis levigita de Dio al la ĉielo (la Ĉieliro de Maria). Sekve, ŝi estas la plej perfekta homo kaj sanktulo. Ŝi havis nur unu infanon (Jesuo) kaj restis virgulino ĝis la fino de ŝia tera vivo. Laŭ katolikismo, la gefratoj de Jesuo menciitaj de la Biblio estas kuzoj: en la aramea lingvo de Jesuo kaj Maria, la vorto por frato estas ankaŭ la vorto por kuzo.

Laŭ katolikismo (kaj ortodoksismo), Maria estas la Dipatrino (patrino de Dio), ĉar laŭ la doktrino de la Triunuo ŝi naskis Jesuon konsideratan samtempe kiel homo kaj Dio.

Laŭ katolika tradicio, Maria estis koncipita je la 8-a de decembro, naskiĝis je la 8-a de septembro, naskis Jesuon je la 25-a de decembro kaj estis levigita al ĉielo je la 15-a de aŭgusto.

La plej fama preĝo al Maria estas la Ave Maria.

Unu el la plej furoraj preĝoj inter katolikoj estas la rozario, en kiu oni meditas pri diversaj okazoj de la vivo de Maria kaj Jesuo, ekzemple La Anunciacio, La Naskiĝo de Jesuo, La Pentekosto kaj la Ĉieliro de Maria.

Laŭ ortodoksismo (kaj laŭ orientaj katolikaj eklezioj) la titolo plej inde uzata, ne nur por indiki la kvaliton aŭ rolon de la Virgulino, sed ĉefe kiel anstataŭaĵo de ŝia nomo, estas: Θεοτόκος (Theotokos), tio estas "Dinaskintino", "Dipatrino". Per tiu termino difiniĝas la ĉefa kaj fundamenta aspekto, per kiu la Ortodoksa Eklezio, en sia kulto kaj ĝenerale, interesiĝas pri la Virgulino Maria.

Mariaj aperoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Maria apero.

Laŭ popola kredo, katolikoj kredas ke ŝi iafoje aperas al kredantoj. El ŝiaj aperoj, la plej famaj estas tiuj de Guadalupe (1531), Lourdes (1858), Fatima (1917) kaj, lastatempe, tiu en Medjugorje en 1981. La apero ĉe Medjugorje ne (ankoraŭ?) estas agnoskita de Romo, sed la aliaj ja estas.

Maria emas aperi al piaj katolikaj knabinoj, sed ŝi aperis al aliaj, eĉ al kalvinistoj.

La aperoj plejparte konfirmas katolikan doktrinon kaj praktikon (purgatorion, la rozarion, la doktrinojn kaj kulton de Maria, ktp) kaj eĉ iomete disvolvas ĝin, sed foje ŝia diro estas malfacila: ekzemple, en 1846 ŝi aperis ĉe La Salette kaj diris, "Romo perdos la fidon kaj fariĝos la sidloko de la Antikristo". Ĉe Fatima, Maria antaŭdiris ke Rusio spertos mallumon dum sep jardekoj, t.e. 1917-87.

Protestantismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ protestantismo, Maria estas ĝuste kiel en la Biblio, nek pli nek malpli. Ĉar protestantoj ne preĝas al sanktuloj, ili ne havas kulton al Maria. Multaj kredas ke katolikismo traktas ŝin kiel diinon.

Protestantoj ne konsentas ĉu Maria estis virgulino ĝis morto: ekzemple, Lutero, Zvinglo, Kalvino kaj la luteranoj (kaj Aŭgusteno, kiun protestantoj ofte citas kiel aŭtoritato) diras jes, sed fundamentistoj diras ne. Fundamentistoj atentigas la versojn de Mateo 13.55, inter aliaj, kiuj mencias kvar aliajn fratojn de Jesuo (Jakobo, Jozefo, Simono kaj Judaso) kaj "fratinoj". Laŭ katolikismo, la gefratoj estas kuzoj; laŭ skriboj de la 2-a jarcento de gnostikismo, ili estas gefiloj de Jozefo per alia virino.

En islamo[redakti | redakti fonton]

Laŭ islamo Maria ja estas la patrino de Jesuo, naskinte lin kvankam ŝi estis virgulino, estinte gravedigita de la spirito de Dio. Islamo honoras ŝin kiel la patrino de grava profeto kaj ŝi estas multfoje menciita en la Korano en 19-a surao.

En aliaj religioj[redakti | redakti fonton]

Maria estas ankaŭ honorata en hinduismo de tamiloj en Srilanko.

En haitia voduo, Maria estas identigita kun loa (spirita estaĵo) nomata Erzulie.

Nereligia percepto[redakti | redakti fonton]

Laŭ ne-religia (modernisma) vidpunkto, Maria simple estas la natura, nevirga patrino de (la eble ekstergeedza) filo Jesuo, juda predikanto, politika ribelulo, fondinto de religio. Ŝiaj nasko, vivo kaj morto estis tute naturaj, sen virga nasko, ĉieliro aŭ aliaj mirakloj. Ĉar multaj de la paganoj konvertitaj al kristanismo antaŭe servis iun ĉefdiinon, evoluis granda kulto pri Maria en la fruaj jarcentoj de la eklezio – kulto kiun katolikismo kaj ortodoksismo ankoraŭ praktikas, sed la pli purisma protestantismo prave forigis. La raportitaj aperoj de Maria estas plej probable iaspecaj iluzioj (aŭ blufoj).

Maria en arto[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo de Jesuo, pentraĵo de Lorenzo Costa (ĉ. 1490) en Belarta Muzeo de Liono
Ikono de Maria de Nazareto (16-a jarcento), la patrino de Jesuo, en la monaĥejo Sankta Katarina, Monto Sinajo (Egiptio).
La figuro de Dipatrino Maria en la blinda fenestro de la Maria-preĝejo de la Alta Kastelo en Malbork (Malborko), post la rekonstruo (2016)

Ŝi eble estas la plej bildigita virino de la historio kaj estas la inspiro de multe da arto (ekzemple, tiuj de Danto, Leonardo, Mikelanĝelo kaj Ŝuberto), katedraloj, pilgrimado kaj preĝado en la kristana mondo.

Latinaj himnoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simon-Claude Mimouni. (10a de novembro 2004) Les Chrétiens d'origine juive dans l'Antiquité (Kristanoj el juda origino dum Antikva epoko)' (france), p. 102–121. ISBN 978-2-226-15441-5..

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]