Beatecoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Beatecojevangeliaj beatecoj estas la nomo de iu parto, multe laŭjarcente komentita, de la fama Surmonta Parolado de Jesuo raportita en la Evangelio laŭ Mateo ĉe la 5-a ĉapitro kaj en la Evangelio laŭ Luko ĉe la ĉapitro 6-a. Sur ili estas konstruita kaj modelita la tuta Skribo de la Nova Testamento. Pri iu sinteza parto raportas, interalie, ankaŭ la apokrifa kaj gnostika Evangelio laŭ Tomaso [1] kaj [2] (ĉe voĉo "religiaj verkoj).

Ĉe la katolika eklezio ili estas proklamataj, laŭ la Matea vortigo, dum diversaj liturgiaĵoj, kaj ĉe la ortodoksa eklezio en ĉiu eŭkaristia celebro.

La beatecoj konstituas la identecon de la kristano ĉar li devas ilin havi kiel celon: kaj, fakte, ili estas lia emblemo ĉar ili reprezentas la personecon de Jesuo, kiu vivis kaj agadis laŭ ilia sugestoj.

En la Evangelio laŭ Mateo (Mt 5)[redakti | redakti fonton]

En tiu evangelio estas vortigitaj naŭ beatecoj kaj estas konsiderataj ĉe la kredantoj modelo por vivi laŭ la instruoj de Jesuo. La beatecoj, fakte, priskribas la karakterizojn de tiuj kiuj estas “benataj” de Dio: provruloj, humiluloj, milduloj, persekutitoj ktp. Nome kiuj ofte je la okuloj de la mondo estas opiniataj la plej malŝanculoj, la plej malfeliculoj, kiuj tamen en la perspektivo de la Ĉiela Regno estas la plej beataj, nome kiuj perceptas kaj konsentas kaj ĝoje akceptas kaj konstruas la dian regnon jam surtere. La beatecoj proklamitaj estas:

Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Feliĉaj mizerikordemuloj ĉar ili ricevos mizerikordon.

Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.

Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

Laŭ la Evangelio de Luko (Lk 6,20)[redakti | redakti fonton]

En la Luka evangelio la beatecoj estas kvar kaj estas asociita al la kvar “veoj de Jesuo”. Tiu vortigo havas karakteron pli socian ol individuan. Jen la kvar:

Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio.

Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos.

Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos.

Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo. Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj.

(Jen ankaŭ la veoj, kiuj ne estas malbenoj sed bedaŭrindaĵoj kvazaŭ Jesuo dirus: bedaŭrinde ili spertos tiujn suferojn.

Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon.

Ve al vi satigitaj! ĉar vi malsatos.

Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros.

Ve, kiam ĉiuj homoj parolos bone pri vi! ĉar tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj (Lk 6,24)).

Evangelio laŭ Tomaso[redakti | redakti fonton]

Jesuo diris: “feliĉa estas la malriĉulo, ĉar por li estas la ĉiela regno” (54/53)

Aktualeco[redakti | redakti fonton]

Antaŭavide la beatecoj ŝajnas facile kompreneblaj kaj efektive tiaj ili nur aperas. Sed ili estas verkitaj de teologoj, tre kleraj teologoj, por aliaj teologoj. Pro tio ili postulas kompetentan komentariiston (nome teknikisto pri tiaĵoj) ĉar ili referencas al la Malnova Testamento kaj estas vortigitaj laŭ orienta stilo kiu ŝajnas preferi la paradoksemon. Ekzemple, Jesuo laŭdas la malriĉecon nur pro tio ke la riĉeco povas esti tento de sufiĉeco kaj senbezoneco je Dio: fakte, kiel diras Klemento de Aleksandrio [3], eĉ la riĉulo povas kompreni kaj akcepti la dian mesaĝon kaj laŭ tiu uzi la riĉaĵojn. La beatecoj ĝuas je granda komentaria literaturo el kiu aperas kiel kristanoj interpretis kaj vivis la beatecojn. Multego da monaĥ(in)aj ordenoj sin inspiris kaj sin inspiras al la evangeliaj beatecoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]