Beato de Liébana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beato de Liébana
Persona informo
Beato de Liébana
Naskiĝo 30-an de novembro 730 (0730-11-30)
en Liébana
Morto 19-an de februaro 798 (0798-02-19) (67-jaraĝa)
en Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Asturio vd
Profesio
Okupo pastromonaĥoverkisto • teologo • iluministo vd
Verkado
Verkoj Saint-Sever Beatus vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Beato de Liébana (701?-798), kromnome Sankta Beato, estis mozaraba monaĥo de la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, en Liébana (nuna Kantabrio, Hispanio), ĉe la montaro Picos de Europa. Lia plej konata verko estas Komentarioj pri Apokalipso, finverkita en 768 kaj tre populara dum Alta Mezepoko. Krome, li verkis pri discienco, politiko kaj geografio.

En Eŭropo, la vorto beato iĝis samsignifa al mane skribitaj verkoj de la 10-a kaj 11-a jarcentoj kun imaĝoj, kiuj kopias la tekston de la verkoj Apokalipso de Sankta Johano kaj la Komentarioj pri Apokalipso.

En Kantabrio kaj Asturio oni respektas lin kiel sanktulon kaj nomtago estas la 19-a de februaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]