Beatrice Forbes Manz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beatrice Forbes Manz
Persona informo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de Miĉigano
Familio
Patro William Hathaway Forbes
Patrino Anne Pappenheimer Forbes
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Beatrice Forbes Manz estas usona historiisto pri Mezoriento kaj Centra Azio kiu specialiĝis en nomadoj kaj la Timurida dinastio. Ŝi nune laboras kiel profesoro de historio ĉe la Tufts Universitato.[1] Ŝia libro de 1989 nome The Rise and Rule of Tamerlane estas konsiderata unu el plej aŭtoritataj rakontoj de la kariero de la konkeristo Timur.[2][3]

Ŝi gradiĝis ĉe Harvard Universitato en 1970 kaj ricevis magistriĝon en Mezorientaj Studoj el la Universitato de Miĉigano en 1974, poste revenis al Harvard por doktoriĝo en Internaziaj kaj Altajaj Studoj kion ŝi ricevis en 1983.[1] Ŝi estas membro de la Massachusetts Historical Society[4] kaj en 2014 prezidanto de American Institute of Iranian Studies.[5]

Ŝi estas filino de William H. Forbes kaj de la fama endokrinologino Anne Pappenheimer Forbes.[6]

Ŝiaj publikaĵoj estas la jenaj:

  • The Rise and Rule of Tamerlane (Cambridge University Press, 1989)[7]
  • Power Politics and Religion in Timurid Iran (Cambridge University Press, 2007)
    • Winner of the Middle East Studies Association's 2007 Houshang Pourshariati Iranian Studies Book Award[8]
  • "Tamerlane's Career and its Uses," Journal of World History 13.1 (2002)
  • "Temür and the Problem of a Conqueror's Legacy," Journal of the Royal Asiatic Society (Aprilo 1998)
  • "Nomad and Settled in the Timurid Military," en Reuven Amitai kaj Michal Biran, eld., Mongols, Turks, and Others: Eurasian Nomads and the Sedentary World (Brill, 2005)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Beatrice Manz, chair. Tufts University. Alirita 2014-09-14.
  2. Fragner, Bert (2000). “La Civiltà Timuride Come Fenomeno Internationale by Michele Bernardini”, Iranian Studies 33 (3/4). 
  3. (April 2010) “Beatrice Forbes Manz, Power, Politics and Religion in Timurid Iran”, Speculum 85 (2), p. 429–30. doi:10.1017/S0038713410000497. 
  4. The MHS Welcomes 13 New Fellows. Massachusetts Historical Society (7a de Decembro 2011). Alirita 17a de Septembro 2014.
  5. Annual newsletter, 2013. American Institute of Iranian Studies. Alirita 17a de Septembro 2014.
  6. "Dr. Anne Forbes, 80, Endocrinology Pioneer", The New York Times, 29a de Februaro 1992. Kontrolita 17a de Septembro 2014.
  7. (12a de Januaro 1990) “Conqueror at large”, The Times Literary Supplement, p. 28. Alirita 14a Septembro 2014.. 
  8. http://www.mesa.arizona.edu/awards/houshang-pourshariati-book.html#Previous. Middle East Studies Association. Arkivita el la originalo je 2013-12-08. Alirita 17 September 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-08. Alirita 2015-02-07.