Beatrico de Aragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beatrico de Aragono
hungara reĝedzino
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1457 (1457-11-16)
en Napolo
Morto 23-an de septembro 1508 (1508-09-23) (50-jaraĝa)
en Napolo
Tombo San Pietro Martire vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando de NapoloHungara reĝlando vd
Familio
Dinastio Dinastio de Trastamaro vd
Patro Ferdinando la 1-a de Napolo vd
Patrino Isabella, Princess of Taranto vd
Gefratoj Joanna of Naples • Leonor de Aragono • Francis of Naples, Duke of Sant Angelo • Giovanni d'Aragona • Frederiko la 1-a de Napolo • Alfonso la 2-a de Napolo • Ferdinando d' Aragona y Guardato, 1st Duke of Montalto • Alfonso d'Aragona vd
Edz(in)o Matiaso la 1-aVladislao la 2-a Jogajlido vd
Profesio
Okupo reĝino vd
Aktiva en Hungara reĝlando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Beatrico kaj Matiaso la 1-a de Hungario

Beatrico de Aragono (Napolo, 14-an de novembro 1457 – Napolo, 23-an de septembro 1508) estis hungara reĝino, (1476–90), dua edzino de hungara reĝo Matiaso la 1-a.

Ŝi estis filino de la napola reĝo Ferdinando la 1-a (itale Ferrante), devenanta el Aragono. Ŝi havis gravan influon je Matiaso, je la reĝa kortego. Ŝi apogis la agadon de la humanistoj.

Kvankam ŝi ne naskis gefilon, Beatrico postulis por si la tronsekvon. Ŝiaj intrigoj sukcese malebligis edziĝon de Johano Korvino, fiaskon de Péter Váradi.

Ŝi restis post morto de Matiaso kaj apogis - kontraŭ Johano Korvino - Vladislaon la 2-an, esperante je nova geedziĝo. Tamás Bakócz sekrete geedzigis Beatricon kun Vladislao, sed Bakócz intence faris eraron de la ritualo (4-an de oktobro 1490). Beatrico rekonis nur en 1492, ke ŝi estis trompita. Ŝia financa situo malboniĝis rapide, post la papa disigo de la "edzeco" (3-an de aprilo 1501) oni primokis ŝin.

Ŝi retiriĝis en Italion, kie travivis fiaskon, subeniron de sia familio. Ŝi vivis sur insulo Iŝia, poste en Napolo, en Castello Capuano. De tie provis atingi siajn postulojn kontraŭ Vladislao.

Oni entombigis ŝin en la napola abatejo Sankta Pietro.

Literaturo, hungare[redakti | redakti fonton]

  • Berzeviczy Albert: Beatrix magyar királyné (Magy. Tört. Életr. 52 Bp:, 1908).
  • Szi. Surányi Miklós: A nápolyi asszony (r., Bp., 1924).