Beatus Rhenanus
Beatus Bild (1485-1547) | |||||
---|---|---|---|---|---|
humanista Germanicus Francicus
| |||||
Persona informo | |||||
Beatus Rhenanus Beatus Rhenanus | |||||
Naskonomo | Beat Bild | ||||
Naskiĝo | 22-a de aŭgusto 1485 en Schlettstadt, Francio | ||||
Morto | 20-a de julio 1547 en Strasburgo, Francio | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio • Sélestat vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Licentius Evangelus vd | ||||
Okupo | eldonisto • historiisto • filozofo • klasika filologo • juristo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Rerum Germanicarum libri tres vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Beatus Rhenanus (1485-1547) (naskiĝis en Schlettstadt, en la 22-a de aŭgusto 1485 - mortis en Strasburgo, en la 20-a de julio 1547) estis franca humanisto, eldonisto, filologo, religia reformisto, juristo, klasika klerulo kaj librokolektisto. Li fondis la Humanisman Bibliotekon de Sélestat, nuntempe situata sur strato kiu portas lian nomon.
Biografio
Lia patro, Antoine Bild, estis sukcesa viandisto en Rhinau (kaj el tie devenas lia nomo Beatus el Rhinau aŭ Beatus Rhenanus). Antoine elmigris al Schlettstadt, kaj eventuale fariĝis Magistratestro[1] de la urbo. Do, li povis doni al la filo bonegan edukadon. Rhenanus vizitadis la faman "Latinan Lernejon" de Schlettstadt, kaj, en 1503, li iris al la Universitato de Parizo, kie li estis tre influita de la eminenta aristotelisto Jacobus Faber Stapulensis (1455-1536), kaj de la franca filozofo Karolo Bovilo[2] (1475-1567).
En 1507, li reiris al Schlettstadt kaj poste li translokiĝis al Strasburgo, kie li laboris kiel tekstokorekanto al la tipografo Mathias Schurer (1470-1519)[3]. Krom tio, li konatiĝis kun la grandaj alzacaj humanistoj kiel: Jakob Wimpfeling, Johann Geiler von Kaysersberg kaj Sebastiano Branto. Ekde 1508, li komencis siajn laborojn kiel verkisto, pretigante la prefacon de la "Proverbaj kaj Moralaj leteroj"[4] de lia pariza majstro Publius Faustus Andrelinus (1450-1518)[5], ĝis kiam, en 1509, li publikigas la Proverbaron de Erasmo[6][7], kaj, en la sekva jaro, La Vivo de Gejler, granda predikisto liaepoke.
En 1511, li vojaĝis al Bazelo, kie li studis la grekan kaj fariĝis amiko de Desiderius Erasmus, kaj havis elstaran rolon en la verkoj publikigitaj de Johannes Frobenius (1460-1527), ĉefe rilate al la neolatinaj aŭtoroj kiel Johannes Baptista Spagnolo (1447-1516), Gregorio de Nazianco (329-389) kaj Georgius Trapezuntius (1395-1486), kaj ankaŭ la latinaj kiel Plinio, la Juna, Suetonio, Seneko la Juna (4 a.K. - 65 p.K.], krom aliaj. Li daŭre korespondis kun multaj siatempaj kleruloj, inkluzivante lian amikon Erasmon, al kiu li reviziis la plej gravajn verkojn de la humanisto kaj reformisto.
Verkoj
- Vita Geileri, Straßburg 1510
- Kommentar z. Germania d. Tacitus, Lyon 1519
- Rerum Germanicarum libri III, Bazelo 1531
- Seneca, In morte Claudii Caesaris ludus, Bazelo 1515
- Synesius, Bazelo 1515
- Curtius Rufus, Bazelo 1519
- Tertullian, Bazelo 1521 e 1528
- Vellejus Paterculus, Panégyriques antiques, Bazelo 1521
- Autores historiae ecclesiasticae, Histoires ecclésiastiques, Bazelo 1523
- Tacitus, Annales, Veneza 1534
- Livius, Bazelo 1535
- Werke u. Lebensgesch. d. Erasmus, (Vivo kaj Verkaro de Erasmo) Bazelo 1540
- Briefwechsel, eldonita de A. Horawitz e K. Hartfelder, 1886.
- Histoire naturelle de Pline l'Ancien, 1526 (Natura Historio far Plinio la Maljuna)
- Histoire des Goths, Procópio de Cesareia (Historio de la Gotoj)
Vidu ankaŭ
- Humanismo
- Ludwig Dringenberg (1410-1477)
- Johann Geiler von Kaysersberg (1445-1510)
- Jakob Wimpfeling (1450-1528)
- Jakob Faber Stapulensis (1450-1536)
- Crato Hofmann (1450-1501)
- Sebastian Brant (1457-1521)
- Konrad Peutinger (1465-1547)
- Hieronymus Gebwiler (1480-1545)
- Jakob Spiegel (1483-1547)
- Paulus Phrygio (1483-1543)
- Johano Gruninger (1455-1532)
- Michael Hummelberg (1487-1527)
- Martin Bucer (1491-1551)
- Beatus Rhenanus
Literaturo
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Deutsche Biographie
- Deutsche National Bibliothek
- Biblioteca Humanística de Sélestat
Referencoj
- ↑ Verdire, en Mezepoko la Magistatestro oficis kiel prefekto kaj juĝisto.
- ↑ Bibliothèque Nationale de France
- ↑ Mathias Schurer (1470-1519) estis alzaca presisto kaj tipografo.
- ↑ Lettres proverbiales et morales, verko de Faustus Andrelinus (1450-1518).
- ↑ Faustus Andrelinus (1450-1518) estis itala humanisto.
- ↑ Mondes Humanistes et Classiques
- ↑ Adagium estis kolekto da grekaj latinaj proverboj, kompilitaj de Erasmo de Roterdamo, unue publikigita en la jaro 1500.