Beaudignies
Beaudignies | |
---|---|
komunumo en Francio | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Quesnoy-Est |
INSEE kodo | 59057 [+] |
Poŝtkodo | 59530 |
Kodo laŭ INSEE | 59057 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | Raymonde Dramez 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 573 (2 006) |
Loĝdenso | 72 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°14′15″N 3°35′37″O / 50.2375°N, 3.59361°O (mapo) Koordinatoj: 50°14′15″N 3°35′37″O / 50.2375°N, 3.59361°O (mapo) |
Alto | 65 m - 131 m |
Areo | 7,92 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 14′ 15″ Nordo 3° 35′ 37″ Oriento / 50.2375 °N, 3.59361111111 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Beaudignies [+] | |
Beaudignies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 573 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Geografio
Beaudignies estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge.
La vilaĝo Beaudignies troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Beaudignies etendiĝas sur 7,92 km².
Historio
Fine de la Unua mondmilito, la vilaĝo troviĝis ĉe la vojo de la novzelandaj soldatoj, kiuj iris direkte al Solesmes.
Vidindaĵoj
En Beaudignies estas fortikigita preĝejo. Ĝi estis rekonstruita en 1823 sed konservis sian dikan ĉefturon.
Lokaj famuloj
Henry James Nicholas, serĝento de la regimento de Canterbury, estis unu el la plej frutempaj herooj de la novzelanda nacio : li mortis en Beaudignies dum la Unua mondmilito.
Administrado
Beaudignies apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.