Beaufort West

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Beaufort West (angle) aŭ Beaufort-Wes (afrikanse) estas urbo kun 37.000 loĝantoj en la komunumo Beaufort West, distrikto Centra Karuo, provinco (Okcidenta Kabo) en Sud-Afriko. Najbaraj urboj estas Laingsburg 198 kilometroj, Prince Albert 159 kilometroj kaj Oudtshoorn 179 kilometroj. [1] [2]

La komunumo estis fondita en 1818 kaj nomita Beaufort laŭ Henry Somerset, 5-a Duko de Beaufort. Somerset estis la patro de la guberniestro de la kab-kolonio Charles Somerset.

Nuntempe Beaufort West estas konata pro sia pejzaĝo, la nacia parko Karuo, ŝaf-bienoj kaj turismaj instalaĵoj.

Konataj personoj [redakti]

Fontoj [redakti]

  1. Komunumaj limoj de Sud-Afriko
  2. *http://www.karooinfo.com

Eksteraj ligiloj [redakti]