Beaumont-en-Cambrésis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beaumont-en-Cambrésis
Preĝejo Sankta Laŭrenco
Preĝejo Sankta Laŭrenco
Preĝejo Sankta Laŭrenco
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Cambrai
Kantono Le Cateau-Cambrésis
INSEE kodo 59059 [+]
Poŝtkodo 59540
Kodo laŭ INSEE 59059
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 452  (2021) [+]
Loĝdenso 137 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 7′ N, 3° 27′ O (mapo)50.1230555555563.4544444444444Koordinatoj: 50° 7′ N, 3° 27′ O (mapo) [+]
Alto 95 m - 138 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 3,31 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Beaumont-en-Cambrésis (Nord)
Beaumont-en-Cambrésis (Nord)
DEC
Beaumont-en-Cambrésis
Beaumont-en-Cambrésis
Situo de Beaumont-en-Cambrésis
Beaumont-en-Cambrésis (Francio)
Beaumont-en-Cambrésis (Francio)
DEC
Beaumont-en-Cambrésis
Beaumont-en-Cambrésis
Situo de Beaumont-en-Cambrésis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beaumont-en-Cambrésis [+]
vdr

Beaumont-en-Cambrésis estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Nord de la regiono Hauts-de-France (prononco [o dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"). Fine de 2021 en la komunumo vivis 452 loĝantoj sur areo de 3,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 137 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille, la centra parto de la departemento, kaj al la kantono Cateau-Cambrésis / Kamerijkskasteel.

Blazono de Beaumont-en-Cambrésis.
Blazono de Beaumont-en-Cambrésis.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Beaumont-en-Cambrésis situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.

Beaumont-en-Cambrésis etendiĝas sur 3,31 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelon de Beaumont malnovtempe posedis la familio Escaibes.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Fabrice Baccout, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La loka preĝejo, dediĉita al Sankta Laŭrenco, havas sonorilturon, kiu datiĝas de la 15-a jarcento. Cetere videblas malnova gastejo konstruita en 1827.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Beaumont-en-Cambrésis apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]