Veysonnaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Beaupérier)
Veysonnaz
Blazono de Veysonnaz
Blazono de Veysonnaz
Blazono de Veysonnaz
Veysonnaz kaj la skivojo l'Ours Valais-Suisse
Veysonnaz kaj la skivojo l'Ours Valais-Suisse
Veysonnaz kaj la skivojo l'Ours Valais-Suisse
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Siono
Koordinatoj  46° 11′ 46″ N 7° 20′ 31″ O / 46.19611 °N, 7.34194 °O / 46.19611; 7.34194 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 46″ N 7° 20′ 31″ O / 46.19611 °N, 7.34194 °O / 46.19611; 7.34194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 565
Areo 1,10 km²
Alteco 1233 m super marnivelo
Poŝtkodo 1993
Komunumkodo 6267
Mapo de Veysonnaz
Mapo de Veysonnaz
Situa mapo de Veysonnaz
vdr

Veysonnaz estas komunumo en la distrikto Siono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 565 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Veysonnaz situas en la franclingva Suba Valezo, sur la suda deklivo de la Valo de Rodano sude de la kantonĉefurbo Siono. La komunumo konsistas el la vilaĝo Veysonnaz kaj la vilaĝeto Beaupérier.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,10 km², de kiuj 33,3% estas kovritaj de arbaro, 38,7% servas por agrikulturo kaj 26,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Veysonnaz limas en oriento al Siono, en sudoriento al Les Agettes, kaj en sudo, okcidento kaj nordo al Nendaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Veysonnaz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas kurboriĉa montarvojo ek de Siono. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas en distanco de proksimume 10 kilometroj de la komunumo apud Siono. Pere de poŝtaŭtolinio al Siono la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De la centro de Veysonnaz kabinotelfero kondukas al Thyon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Veysonnaz datiĝas el la jaro 1200 kiel Veisona. En la jaro 1264 Veysonnaz estis senjorujo de la episkopo de Siono kaj administrita de ministro. Fine de la 15-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Dekono Siono. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Hérémence, sed en la jaro 1802 ĝi estis reatribuita al la Deokono Siono, kiu en la jaro 1848 estis transformita al la Distrikto Siono.[3]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Veysonnaz apartenas al la skiregiono Kvar Valoj. Sur la skikurejo l'Ours du Vallais regule okazas mondpokalaj skikonkursoj. Somere en la regiono eblas migradi laŭlonge de la valezaj akvokondukiloj, kiuj parte datiĝas el la mezepoko.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]