Beauvais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beauvais
La urbodomo de Beauvais
La urbodomo de Beauvais
La urbodomo de Beauvais
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Devizo: « Palus ut hic fixus, constans et firma manebo »
("Samkiel tiu enfiksita fosto, konstante kaj firme restos")
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Pikardio
Departemento Oise
(prefektejo)
Arondismento Beauvais
(ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
INSEE kodo 60057 [+]
Poŝtkodo 60000
Kodo laŭ INSEE 60057
Retpaĝaro http://www.beauvais.fr/
Politiko
Urbestro S-ino Caroline Cayeux
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 54 189  (2011)
Loĝdenso 1 627 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 26′ N, 2° 5′ O (mapo)49.4341666666672.0875Koordinatoj: 49° 26′ N, 2° 5′ O (mapo)
Alto De 57 al 170 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 33,31 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Beauvais (Oise)
Beauvais (Oise)
DEC
Beauvais
Beauvais
Situo de Beauvais

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beauvais [+]
vdr

Beauvais [bove] estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Oise kaj en la regiono Pikardio. Kun proksimume 54.000 loĝantoj, ĝi estas la prefektejo kaj la plej granda urbo de la departemento.

La loĝantojn de Beauvais oni kutime nomigas la Beauvaisiens.

Blazono
Blazono

Geografio

Beauvais situas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Thérain, kaj kuŝas je la piedo de arbaraj montetoj. La malnovaj ĉirkaŭmuroj ne plu ekzistas, kaj la urbo estas nun ĉirkaŭata de vastaj bulvardoj, preter kiuj etendiĝas branĉriveroj de la Thérain.

Historio

Katedralo de Beauvais

Unue konita kiel Caesaromagus ("la vendoplaco de Cezaro"), Beauvais akiris sian nuntempan nomon pro la potenca gaŭla tribo de la Belovakoj. La urbo fariĝis ĉefurbo de graflando je la 9-a jarcento, kaj estis cedita al la loka episkopo kaj pliposte al la franca reĝo.

Je la komenco de la Dua mondmilito, en junio 1940, la plej granda parto de la urbo estis detruita far germana bombardo daŭrinta plurajn tagojn.

Lokaj famuloj

Ĝemelurboj

Esperanto

Survoje al normanda kongreso la Esperanto-grupo de la 17-a arondisemento havis problemojn kun la motoro de la aŭtomobilo 1912. Ili rigardis la urbon kaj estis akceptata de la s-ro Léon Demarcy, prezidanto de la loka grupo. Léon DEMARCY (legu: dimarsi), franco, juristo. Naskiĝis en la 1-a de aprilo 1860 en Breteuil (apud Amiens), mortis en la 25-a de februaro 1928. Propagandis fondante grupojn en Norda Francujo kaj skribante artikolojn. Verkis kun Dumenil L' Esperanto sans maitre, 1917.Fonto

Vidindaĵoj

  • Katedralo Saint-Pierre
  • Preĝejo Saint-Etienne
  • Nacia galerio de la tapeto de Beauvais

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ