Beboportotuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Patrino kun infano (Tajvano, 1875)

Beboportotuko (ofte nomata simple portotuko) estas tuko kiu ebligas porton de bebo kontraŭ la korpo dum longa tempo sen malhelpo de la movebleco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Beboj estis kaj estas portataj sur ĉiuj kontinentoj. Ĝis antaŭ 200 jaroj oni ankoraŭ portis bebojn en Eŭropo, sed ĉefe ĉe malriĉuloj. Ekde la 19-a jarcento oni fabrikis beboĉarumojn.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Bebo en portotuko
HeavenlyBundlePouch.jpg

Portante bebon en portotuko, la movebleco nur iomete malpligrandiĝas. Ambaŭ manoj estas liberaj kaj ŝtuparoj aŭ publikaj transportiloj facile uzeblaj. Tiel la portotuko respondas al la bezono de la bebo senti alian korpon kaj al tiu de la portanto povi facile movi. Bebo konstante spertas movon, ĝi facile ekdormas kaj ne facile vekiĝas eĉ se okazas laŭta bruo aŭ subita movo, ĉar tuj ĝi denove retrovas kutiman medion. La bebo spertas ne timon vekiĝante, ĉar ĝi ne estas sola. Samtempe danke al la konstanta movo bebo trejnas sian ekvilibrosenson.

Portotuko estas malpli peza kaj volumena ol beboĉaro, kaj multe pli facile transportebla. Necesas eklerni facile kaj rapide entukigi la bebon, sed post kelkaj tagoj tio estos eĉ pli rapide ol enĉarigi ĝin.

Vestado de bebo ne necesas kiam oni eliras la domon, sufiĉas granda survestaĵo de la portanto por kovri ĝin, eble aldonu ĉapon kaj ŝtrumpetojn.

Multaj gepatroj raportas, ke portado trankviligas bebojn. Tio korespondas al esploro de D-ro Urs A. Hunziker de la Infanhospitalo de Zürich (Svisio), kiu evidentigis ke portataj beboj signife malpli ploris ol neportataj beboj el kompargrupo.

Kiam portado ne plaĉas al bebo, tiam la kaŭzo povas esti timo de la portanto aŭ malbona ligmaniero de la portotuko. Se tio okazas, antaŭ ol formeti la portotukon, petu fakan helpon.

Medicina vidpunkto[redakti | redakti fonton]

Infano surdorse de la patrino en speciale kudrita portilo (ne portotuko). Portotukoj kaj kudritaj teniloj tenas la krurojn de beboj en bona pozicio (disigitaj kaj levitaj).

D-ro Bernhard Hassenstein nomis la homan suĉinfanon portato (Hassenstein, Kirkilionis 1992). Fakte homaj naskitoj - kiel ankaŭ simiidoj - havas kroĉreflekson (Moro-reflekson) kaj kaptreflekson (Palmar-reflekson). Kiam oni levas bebon, ĝi instinktive prenas pozicion por esti portata.

Biologiistoj tial nomas homojn aktivaj portatoj, kvankam homaj suĉinfanoj ne povas sole alkroĉiĝi al portanto, sed devas esti portataj kiel pasivaj portatoj.

Biologie ne eblas konfirmi opiniojn, laŭ kiuj portado povas damaĝi la vertebraron. Ankaŭ el kuracista vidpunkto ekzistas neniu kaŭzo ne porti sanajn bebojn ekde la unua tago kaj dum longaj periodoj. Esploroj de D-ro Evelin Kirkilionis montris, ke portataj infanoj ne montris pli da vertebrarproblemoj ol neportataj infanoj. Kontraŭe, portado povas eĉ helpi bonan kreskon de la vertebraro kaj malhelpi koksoproblemojn. Dokumentitaj kazoj pruvas, ke sen iu medicina helpilo, nur post portado en portotukoj tiuj koksoproblemoj eĉ malaperis (Kirkilionis, 1999).

Elekto kaj uzo de portotukoj[redakti | redakti fonton]

Atentu la teksaĵon, ĝi devas esti fleksebla, sed tamen firma. Zorgu ankaŭ pri la koloraĵo, kaze ke bebo suĉu la tukon.

Portotukoj ekzistas en multaj longecoj. Mallongaj tukoj praktikas, sed ne ebligas ĉiujn porteblecojn (oni povas porti bebon kuŝantan kaj infanon sur kokso). Longaj tukoj (5 ĝis 6 metrojn longaj) ebligas ĉiujn porteblecojn: antaŭ la torso, sur la dorso, sur la kokso, ... kaj ankaŭ eblas uzi tiun tukojn kiel ekzemple hamako.

Gravas porti infanon (en portotuko aŭ en aliaj portiloj) ĉiam vizaĝe al la korpo de la portanto. Nur tiel, la infana dorso estas bone subtenata (kaj se temas pri knabo, ne ekzistas danĝero por la testikoj).

Kutime beboportotukoj estas liverataj kun detalaj liginstruoj kaj eblas trovi ekzemplojn en la reto, tamen estas preferinde sekvi kurson aŭ almenaŭ esti helpata de spertaj gepatroj.

Aliaj beboportiloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multegaj variaj beboportiloj, tamen plej ofte ili ne facile adapteblas je la korpo de la bebo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

germane[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Hassenstein, Evelin Kirkilionis: Der menschliche Säugling, Nesthocker oder Tragling?. In: Wissenschaft und Fortschritt 42/1992
  • Anne Manns, Anne Christine Schrader: Ins Leben Tragen. Verlag für Wissenschaft und Bildung, Berlin 1995, ISBN 3-86135-570-1
  • Evelin Kirkilionis: Ein Baby will getragen sein. Kösel-Verlag, München 1999 ISBN 3-466-34408-5
  • Jean Liedloff: Auf der Suche nach dem verlorenen Glück. ISBN 3-406-45724-X
  • ÖKO-TEST Jahrbuch Kleinkinder für 2005, auch http://www.oekotest.de/cgi/ot/otgs.cgi?doc=34632

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]