Bechlín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bechlín
municipo
Bechlín.jpg
Vido de nordo al Bechlín
Oficiala nomo: Bechlín
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Roudnice nad Labem
Historia regiono Bohemio
Situo Bechlín
 - alteco 209 m s. m.
 - koordinatoj 50°24′58″N 14°20′26″E  /  50.41611°N, 14.34056°O / 50.41611; 14.34056 (Bechlín)
Areo 15,32 km² (1 532 ha)
Loĝantaro 1 189 (31.12.2007)
Denseco 77,61 loĝ./km²
Unua skribmencio 1295
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 86
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 564575
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bechlín
Retpaĝo: www.bechlin.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Bechlín de nordo

Bechlín (Beĥlin) estas vilaĝo en Ĉeĥio proksime de Roudnice nad Labem (6 km) en distrikto Litoměřice. Ĝi konsistas el 2 partoj - Bechlín kun 280 domoj kaj Předonín (Prĵedonjin) kun 198 domoj. En la jaro 2009 tie loĝis 1245 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1295. Arĥeologiaj trovoj tamen pruvas pli fruan ekziston de la setlejo. Nomdeveno ne estas klara. Laŭ unu supozo la nomo devenas el germana Bächlein (rojeto), laŭ la dua, pli verŝajna ĝi devenas de propra nomo Bach (Baĥ), kiu batalis en ĉirkaŭaĵo ĝis li estis mortigita de Karolo la Granda.

Memoraĵoj en la vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Kiel la plej malnovan memoraĵon oni rigardas preĝejon de Sankta Venceslao kun sonorilturo, kie troviĝas fundamento el 12-a jarcento. Post diversaj alikonstruoj kaj alkonstruoj kaj incendio en jaro 1666 ĝi estis denove konstruita barokstile. Plua memoraĵo estas pseŭdorenesanca vilao de A. Švagrovský kun trabarmuro, konstruita de Jan Zeyer, frato de poeto Július Zeyer. En la vilao ofte restadis fama ĉeĥa poeto Jan Neruda, kiu tie verkis sian poemaron "Kosmaj kantoj". Vilaĝa lernejo estas unu el la plej malnovaj en la tuta distrikto. Instruado en ĝi komenciĝis jam 1786-10-09. En la jaro 1927 ĝi estis malkonstruita kaj anstataŭita per nova konstruaĵo en alia loko en la vilaĝo, kie ĝi troviĝas ĝis hodiaŭ.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭaĵo de la municipo eblas viziti rokreliefojn nomataj Kapoj de diablo.