Bedřich Havránek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bedřich Havránek
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1821 (1821-01-04)
en Prago
Morto 1-an de marto 1899 (1899-03-01) (78-jaraĝa)
en Nova Urbo
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo pentristo • ilustristoinstruisto • grafikartisto
vdr

Bedřich Havránek (naskiĝis la 4-an de januaro 1821 en Prago - mortis la 11-an de marto 1899) estis ĉeĥa romantisma pentristo.

Lia patrino estis Francino, filino de fervojinĝeniero, kiu elmirgis al Bohemio en la tempo de napoleonaj militoj . Kiel dekkvinjaraĝa li komencas studi en la praga Akademio pejzaĝpentroarton ĉe Antonín Mánes. Post lia morto li daŭrigas ĉe Christian Ruben kaj poste ĉe Max Haushofer.

Li apartenis al favorataj pentristoj de aŭstra ĉefduko kaj vojaĝisto Ludvík Salvátor Toskánský, por kiu li prilaboris bildomaterialon por liaj libroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bedřich Havránek (1821-1899) Praha : Národní galerie, 1985 .78 p.,[98] p. bild.
  • Bedřich Havránek . Praha : Odeon, 1994. 94 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]