Bedaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bedaŭro laŭ PIV estas

  1. ĉagrena sento pri perdo de iu aŭ de io, kaj
  2. ĉagrena sento pro io, kion oni faris aŭ ne faris.

L. L. Zamenhof kaj laŭ lia ekzemplo ankaŭ pliaj parolantoj de Esperanto uzis la verbon bedaŭri (kaj koresponde ankaŭ la substantivon bedaŭro) krome ankaŭ en la senco de kompati respektive kompato: do kunsenti kun alia homo, kiu troviĝas en malagrabla situacio kaj eble mem sentas personan bedaŭron pri tio. Tian pli vastan difinon de la vorto subtenas la etimologio de la vorto: ĝi venas el la germana lingvo kaj tie la vorto bedauern (minuskle verbo, majuskle substantivo) signifas iusence tristan senton pri io, kiu en iu ajn senco okazis malfavore, malbonrezulte, sendepende ĉu la okazaĵo praktike rilatas al la propra persono aŭ ne. En Esperanto la mikso de la signifoj de bedaŭro kaj kompato tamen estas evitinda.

Temas do pri emocio esti trista aŭ ĉagrena pri persona perdo, aŭ pri penso kaj/aŭ emocio malŝati proprajn pasintajn agojn. En la dua senco la emocio ofte krom al tristo kaj ĉagreno ankaŭ ligiĝas al embaraso, deprimo aŭ al la sento de propra kulpo, kiam la persono malaprezas antaŭe farita[j]n ago[j]n kaj deziras ke ĝi ne estus farinta ĝin aŭ ilin. Aparte forta formo de bedaŭro pri propraj misfaroj, ligita al forta sento de propra kulpo, nomatas pento, kaj (aparte en religia kompreno) ofte gvidas al la deziro fari iun bonan agon, kiu povus iurilate rekompensi la antaŭan malbonan agon: tia provo de rekompenso nomatas pentofaro. Embaraso pli rilatas al la socia (ne tiom al la persona) aspekto de ago publike konsiderebla malbona, malsaĝa aŭ malmorala: embaraso do je granda parto estas la timo pri negativa socia reago al la propra ago, kiu povus malaltigi la personan kaj socian honoron de la persono sentanta la embarason.

Gravas emfazi ke bedaŭro ne nur povas priskribi la malŝaton de farita pasinta ago, pri kiu oni nun pensas, ke estintus pli bone ne ĝin fari, sed ankaŭ povas priskribi la malŝaton pri ne farita ago, pri pasiveco, dum oni nun pensas ke oni devintus agi en la antaŭa situacio.

En ekonomiko, oni parolas pri bedaŭro rilate al antaŭaj komercaj decidoj, kiuj nun ŝajnas misdecidoj. El tiaj malŝataj emocioj, la plej klara estas la "aĉetanta bedaŭro" (angle buyer's remorsebuyer's regret).

Referencoj

  • Hein, David. "Regrets Only: A Theology of Remorse" ("Nur bedaŭroj: Teologio de pento", angle). Ĵurnalo The Anglican 33, n-ro 4 (oktobro 2004): 5-6.