Beemster
Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Beemster (52° 55′ N, 5° 0′ O (mapo)52.9166666666675 ) (okcidentfrise:Biemster) estas komunumo kaj poldero en la provinco Norda Holando Nederlando. La komunumo havas 8 490 loĝantojn sur areo de 72,08 km² (de kiu 2,80 km² akvo).
Vilaĝoj kaj vilaĝetoj
- Middenbeemster (Middenbiemster)
- Noordbeemster (Noôrdbiemster)
- Westbeemster (Westbiemster)
- Zuidoostbeemster (Sûdoôstbiemster)
- Halfweg (Hallefwei)
- Klaterbuurt (Kletterbuur)
(la kursivaj nomoj inter krampoj estas la okcidentfrisaj nomoj)
Historio
En 1607 oni permesis al kelkaj urbestroj (de i.a. Amsterdamo) kaj al eminentaj komercistoj por sekigi la Beemster-on, tio okazis sub gvido de Jan Adriaanszoon Leeghwater. Por tio li uzis 43 akvopumpilojn kiuj estis propulsitaj de la vento (pseŭdomuelejoj). Beemster estas la plej malnova poldero de Nederlando kaj senakviĝis je la 19-a de majo 1612.
Ekde 1999 la tuta poldero Beemster estas sur la listo Monda heredaĵo de UNESKO.
En la Beemster situas ankaŭ la fortikaĵo Fort bij Spijkerboor, parto de la Stelling van Amsterdam, ankaŭ monda heredaĵo. Do kombino de du mondaj heredaĵoj sur unu loko.