Vionnaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Beffeux)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vionnaz (stacidomo).
Vionnaz
Blazono de Vionnaz
Blazono de Vionnaz
Blazono de Vionnaz
Vionnaz
Vionnaz
Vionnaz
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Monthey
Koordinatoj  46° 18′ 38″ N 6° 54′ 13″ O / 46.31056 °N, 6.90361 °O / 46.31056; 6.90361 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 38″ N 6° 54′ 13″ O / 46.31056 °N, 6.90361 °O / 46.31056; 6.90361 (mapo)
Areo 20,93 km²
Alteco 392 m super marnivelo
Poŝtkodo 1895
Komunumkodo 6158
Mapo de Vionnaz
Mapo de Vionnaz
Situa mapo de Vionnaz
vdr

Vionnaz (malnova germanlingva nomo Vienen) estas komunumo en la distrikto Monthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2266 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vionnaz Vionnaz situas en Suba Valejo kaj etendiĝas de la ebenaĵo en la delto, kiun formas la rivero Rodano sude de Lago Lemano super la flotkeglo de la rivero Greffaz ĝis al la Alpoj ĉe la limo al Haute-Savoie. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vionnaz en la valo kaj la montaraj vilaĝoj Mayen, Revereulaz kaj Torgon, kaj la vilaĝetoj Crébellay, Beffeux [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,93 km², de kiuj 52,0% estas kovritaj de arbaro, 32,3% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vionnaz limas en nordo al Vouvry, en oriento kaj sudo al Collombey-Muraz, en sudo ankaŭ al eksklavo de Monthey, en sudokcidento al Châtel (Haute-Savoie, Francio), kaj en nordokcidento al La Chapelle-d'Abondance (Haute-Savoie, Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Vionnaz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21- de Savojo al Valezo kaj la centro de Vionnaz komenciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 11 tra Aigle kaj Château-d'Oex al Zweisimmen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 3 kilometrojn oriente de la komunumo apud Aigle. La stacidomo Vionnaz ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Saint-Gingolph al Saint-Maurice situas rekte oriente de la komunumlimo sur la teritorio de Collombey-Muraz. Tra la komunumo kondukas la buslinio de Aigle al Torgon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vionnaz datiĝas el la jaro 1282 kiel Viona. En la komunuma teritorio estis trovita restaĵoj de rifuĝejo el la mezolitiko de la 7-a ĝis 10-a jarmilo antaŭ Kristo kaj restaĵoj de romia vilao el la 2-a jarcento post Kristo. Ek de 1025 Vionnaz, Revereulaz kaj Torgon formis senjorujon, kiu apartenis la la Abatejo Savigny-en-Lyonnais. En la jaro 1293 Vionnaz ricevis liberecleteron de la Grafo Amadeo la 5-a de Savojo. Post la morto de la lasta Senjoro de Vionnaz en la jaro 1552 la valezanoj aldonis Vionnaz al sia Voktejo Monthey, kiun ili konkeris jam en la jaro 1536. Ek de tiam Vionnaz dividis la historian sorton de la Voktejo kaj poste Distrikto Monthey. Ĉar la rivero Greffaz multfoje inundis la vilaĝon Vionnaz, la valeza registaro konstruigis en la 17-a jarcento protektomuron, kiu ankoraŭ hodiaŭ videblas. Post la Helveta Revolucio la vilaĝoj Vionnaz, Revereulaz kaj Torgon estis kunigitaj al la hodiaŭ komunumo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]