Beginejo Ten Wijngaerde

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Princa Beginejo Ten Wijngaerde (en moderna ortografio Wijngaard) estas la nura konservita beginejo en la urbo Bruĝo. Ne plu estas beginoj, sed ekde 1927 en ĝi troviĝas monaĥineja komunumo de Benediktaninoj, fondita de Kanoniko Rodolphe Hoornaert. En tiu jaro la domoj je la okcidenta flanko estis transformitaj en monaĥinejon.

La 18-jarcenta enirpordego kaj ponto

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ 1240 komunumo de piaj virinoj establiĝis sur tereno sude de la urbo. La beginejo oficiale fondiĝis ĉirkaŭ la jaro 1244 de Margareto II de Konstantinopolo, grafino de Flandrio, kiu ricevis permeson de la episkopo de Tournai por transigi la grafan kapelon de la urbocentro al la beginejo. En 1245 la beginejo estis rekonita kiel sendependa paroĥo. En 1299 ĝi venis sub la aŭtoritato de la franca reĝo Filipo la Bela kaj ricevis la titolon Princa Beginejo.

La beginejo enhavas gotikan preĝejon kaj tridekon da blanke prentritaj loĝdomoj el la malfrua 16-a, 17-a kaj 18-a jarcento. Preskaŭ ĉiuj domoj estas konstruitaj ĉirkaŭ centra placo. La ĉefenirejo kun pordego alireblas tra tri-arka ponto, la Wijngaardbrug. En niĉo super la pordego (konstruita en 1776) videblas skulptaĵo de la sankta Elizabeto de Hungario, patronino de multaj beginejoj. La unua begineja dometo apud la enirejo estas muzeo kun i.a. pentraĵoj, 17- kaj 18-jarcentaj mebloj kaj punto. Estas dua pordego je la flanko de la kluzodomo.

La bruĝa beginejo ekde 1998 estas, kun la aliaj flandraj beginejoj, Monda heredaĵo de Unesko.

La eksteraj fasadoj de la beginejo je vespero kun dekstre la ĉefenirejo.
La eksteraj fasadoj de la beginejo je vespero kun dekstre la ĉefenirejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hector HOORNAERT, Ce que c'est qu'un béguinage... (Kio estas beginejo?), Brugge, Desclée de Brouwer, 1921.
  • Rodolphe HOORNAERT, Le Béguinage de Bruges, son histoire, sa règle, sa vie (La beginejo de Bruĝo, ĝia historio, ĝia regulo, ĝia vivo), Brugge, Desclée de Brouwer, 1930.
  • Brigitte BEERNAERT e. a., Begijnhofkerk H. Elisabeth (La begineja preĝejo Sankta Elisabeto), en: 17de-eeuwse architectuur in de binnenstad, Open Monumentendag 1993, Brugge, 1993.
  • Elke VAN DEN BROECKE en Lieve UYTTENHOVE, Laus Deo. Rodolphe Hoornaert en zijn werk, 1886-1969, Brugge-Leuven, 2013.