Begino

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Begino el la 19-a jarcento
Begina korto en Amsterdamo

Begino estas speco de monaĥino (monaĥina ordeno, apartenanta al la katolika eklezio), kiu ne estas ligita per voto kaj kiu vivas en beginejo, kie ŝi mastrumas mem. La beginejo estas aro de simplaj domoj, destinitaj al beginoj kaj ofte formanta apartan kvartalon en flandraj urboj. Ili povis iam ajn forlasi la komunumon. Oni nomumas begardoj la virajn beginojn.

La celo de la beginoj (kaj begardoj) estis la apostola, simpla, pura vivo. Ili multon meditis, preĝis, vivtenis sin per simpalj virinaj laboroj (ekz. teksado, puntofarado), instruis, flegis malsanulojn. Ili havis gravan rolon en estiĝo de la religia, nacilingva literaturo.

[redakti] Historio

En la 12-a jarcento - pro la krucmilitoj - ŝanĝiĝis la proporcio de la genroj malfavore al la virinoj. Multaj el la virinoj restis solaj kaj por ili donis sekurecon, certecon la aparteno al religia komunumo.

La beginoj komence vivis en siaj propraj loĝejoj, poste ligante al vira monaĥejo. Kun kresko de nombroj de beginoj, aperis la beginaj kortoj, plej ofte ĉe naturaj akvofluoj, kun hospitalo, preĝejo. Oni limigis tiujn kortojn per muro kaj oni eĉ fermis la pordojn je nokto. Ĉiu begina domo havis apartan ĝardeneton. En la begina korto havis centran lokon la statuo de la Sankta Elizabeta de la Arpad-dinasto.

La beginoj estis multloke persekutitaj fare de la katolika eklezio, ĉar oni akuzis ilin je disvastigo de herezaj, mistikaj ideoj.

[redakti] Hodiaŭ

La plej multaj beginejoj troviĝas en Belgio, ekde 2000, ili apartenas al Monda Kulturheredaĵo de Unesco. Plej fama estas la lier-a begina korto en proksimo de Antverpeno. La plej vizitata estas la beginejo de Brugge.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj