Wald BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bei der Kirche)
- La mallongigo BE en Wald BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Wald.

Wald
Blazono de Wald
Blazono de Wald
Blazono de Wald
Ortseingang von Zimmerwald
Ortseingang von Zimmerwald
Ortseingang von Zimmerwald
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 52′ 58″ N 7° 28′ 18″ O / 46.88278 °N, 7.47167 °O / 46.88278; 7.47167 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 58″ N 7° 28′ 18″ O / 46.88278 °N, 7.47167 °O / 46.88278; 7.47167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1175
Areo 13,28 km²
Alteco 840 m super marnivelo
Poŝtkodo 3086
Komunumkodo 0888
Mapo de Wald
Mapo de Wald
Mapo de Wald
vdr


Wald estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1175 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wald situas en monteta regiono de la Svisa Mezlando proksimume 8 kilometrojn sudsudoriente de la centro de la federacia urbo Berno, okcidente de la valo de la rivero Gürbe proksimume 300 metrojn super la valfundo. La komunumo konsistas el la du frakcioj Englisberg kaj Zimmerwald, al kiuj siavice apartenas pluraj vilaĝetoj. Al Englisberg apartenas Kühlewil kaj Unterer Wald. Al Zimmerwald apartenas Bei der Kirche, Bumishus, Egg, Niederhäusern, Oberer Wald, Obermuhlern, Waldhof, Willishalten kaj Winzenried. Krome al la komunumo apartenas multnombraj biengrupoj kaj izolitaj bieno.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,28 km², de kiuj 19,2% estas kovritaj de arbaro, 74,5% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wald limas en nordo al Kehrsatz, en oriento al Belp, en sudoriento al Toffen, en sudo al Niedermuhlern, en sudokcidento al Oberbalm, kaj en nordokcidento al Köniz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wald situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la flanka konekta vojo n-ro 1221 de Kehrsatz al Niedermuhlern.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Zimmerwald okazis dum la unua mondmilito la fama konferenco

pri paco kun partopreno de socialistoj: Grimm el svislando la organizinto ,

Radek , La deklaro por cheso de milito kaj renverso de burghaj registaroj de V.I. Lenin estis konsiderabla fonda dokumento de rusia bolshevista revolucio de jaro 1918- ĝi poste shanghis la tutan mondon.

La aktuala komunumo Wald estis fondita en la jaro 2004 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Englisberg kaj Zimmerwald. La unua dokumenta mencio de Englisberg datiĝas el la jaro 1166 kiel Endlisperc.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj signifoj de Wald

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]