Bakerinsulo

El Vikipedio
(Alidirektita el Bejkerinsulo)
Saltu al: navigado, serĉo
Flago-de-Usono.svg

La Bakerinsulo - angle Baker Island [bejke ajlen] - estas parto de la Usonaj Malgrandaj Insuloj, dependa teritorio de Usono en Oceanio. Geografie ĝi konsideratas parto de Polinezio.

  • Areo: 1,64 km².
  • Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.
  • Koordinatoj: 176° 31′U, 0° 13′ N.
  • Pleja alto: 8 metroj super marnivelo.
  • Tempozono: UTC −12

La tuta insulo kaj la ĉirkaŭa ne-internacia maro (120 km²) konsistigas naturprotektejon; vizito eblas nur kun speciala permesilo, malfacile havebla. La insulon administras la usona ministerio pri internaj aferoj. Ĉar ankaŭ la defendo estas tasko de Usono, la usona Borda Gardistaro unufoje jare inspektas la insulon.

Laŭdire la nomo estis donita laŭ Michael BAKER el New Bedford, balen-ĉasisto, kiu vizitis la insulon en 1832 kaj je la 4-a de aŭgusto 1839, por entombigo de mortinta maristo kaj por oficiale pretendi posedon de la insulo. Antaŭe la insulo portis la nomon New Nantucket, donitan verŝajne de Elisha FOLGER, alia balen-ĉasisto, kiu vizitis la insulon en 1818.

Kuriozaĵo: La insulo situas preskaŭ sur ekvatoro kaj ne malproksime de la internacia datlinio.


[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  http://pacificislands.fws.gov/wnwr/pbakernwr.html
Ekstera ligilo  http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/fq.html
Ekstera ligilo  http://users.metro2000.net/~stabbott/RHBJ.htm
Ekstera ligilo  http://kvaleberg.com/extensions/mapsources/index.php?params=0_13_N_176_31_W_
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj