Bekasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bekasi (en oficiala loka lingvo Kota Bekasi) estas urbo (kvazaŭ antaŭurbo de Ĝakarto) en la norda-okcidenta parto de la insulo Javo en Indonezio.

Administrejo de Bekasi
Blazono de Bekasi
Konstruaĵo en Bekasi

Bazaj informoj

Situo

Bekasi situas sur ebenaĵo laŭ fervojo Ĝakarto-Surabajo, apud aŭtovojo el Ĝakarto.

Historio

En 1878 oni trovis surskribon "Candrabhaga" sur roko. Tiu eble estis iama komunumo. Dum la koloniado de Nederlando tiu loko longe estis bieno.

Ekonomio

Multaj grandaj firmaoj, kiel ekzemple Honda kaj Samsung, havas fabrikojn en Bekasi. Precipe ĉe la aŭtovojo aro de vendejoj funkcias.

Klimato

Bekasi havas tropikan klimaton. La tagoj kaj noktoj estas preskaŭ egallongaj.

Vidu ankaŭ