Bela fontano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Bela Fontano, dekstre la turoj de la St. Sebalda preĝejo
Figuroj de la Bela Fontano

La Bela Fontano apartenas kiel grava vidindaĵo al la Historia Mejlo de la urbo Nurenbergo. Ĝi troviĝas rande de la placo Hauptmarkt (Ĉefbazaro), apud la nurenberga urbdomo. La Bela Fontano estas ĉirkaŭ 19 metrojn alta kaj havas la formon de gotika preĝejturpinto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Bela Fontano en 1891

La Bela Fontano estis konstruata en la jaroj 1385–1396 de Heinrich Beheim. Dum sia historio ĝi estis plurfoje riparita kaj rekonstruita (unue en 1822–24 de la skulptisto Jacob Daniel Burgschmiet). Hodiaŭ staras en Hauptmarkt apenaŭ centjara kopio el konkoŝtono multkolore pentrita. La malmultaj konservitaj restaĵoj de la originalo troviĝas en la Ĝermana Nacia Muzeo. Post ilia riparado en 1899–1903 de Heinrich Walraff, la fontano estis konstruata en la hodiaŭa formo en 1912 laŭ la difektita gotika originalo. Dum la Dua Mondmilito, la Bela Fontano estis protektita per betonkovro kaj ne suferis difektojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kvardek kolore pentritaj figuroj de la fontano reprezentas la mondvizion de la Sankta Romia Imperio en kvar etaĝoj. De malsupre supren ili estas: La filozofio kaj la sep liberaj artoj, la kvar evangelistoj kaj la kvar patroj de la Eklezio, la sep princoj-elektistoj kaj la naŭ herooj, Moseo kaj sep profetoj.

Speciale konataj estas la turneblaj ringoj en du el la ok kradoj forĝitaj de la aŭgsburga Paulus Kühn en 1587, kiuj ĉirkaŭas la fontanon. Oni ne scias, kiam oni almetis la originalan latunan ringon, tamen ĝi estis poste plurfoje anstataŭigita, kaj la hodiaŭa (en la sudokcidenta flanko) devenas el la jaro 1957. La dua, fera ringo en la nordorienta flanko estis almetita en 1902 kaj poste neniam anstataŭigita. Onidire la latuna ringo alportas bonŝancon: tiu, kiu ĝin turnas protektiĝas per beno

La Bela Fontano, malantaŭ la Dipatrino-preĝejo

Laŭ legendo la fontano estus planita kiel turpinto de la Dipatrino-preĝejo (ankaŭ en la placo Hauptmarkt), sed tio ne realiĝis pro manko de levilo. Tamen la preĝejo estis konsekrita jam en la jaro 1358.

Polemiko okaze de la Futbala Mondpokalo 2006[redakti | redakti fonton]

Okaze de la Mondĉampionado de Futbalo en 2006 la fontano estis kovrita per skulptaĵo el stakigitaj stadionaj seĝoj de la artisto Olaf Metzel. Dum la konstruado de la artverko, titolita "Ĝis revido", estiĝis kelkfoje akra polemiko inter la poruloj kaj la kontraŭuloj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. C. J. Wilder: Der schöne Brunnen zu Nürnberg. Andeutungen über seinen Kunstwert, sowie über seine Geschichte. Nürnberg: eldonejo Riegel & Wießner 1824, 32 paĝoj, kun 3 kupraj tabuloj (Wilder, Diakon an der Heiliggeistkirche in Nürnberg, verfasste diese Schrift anlässlich der gänzlichen Wiederherstellung des Brunnens 1824)
  • Andreas Strohmeyer: Die Ringe im Gitter des Schönen Brunnens. En: Nürnberger Altstadtberichte, eldonisto asocio Altstadtfreunde Nürnberg, n-ro 2 (1977), paĝoj 62 ĝis 68
  • Ludwig Zintl: Der Schöne Brunnen in Nürnberg und seine Figuren. Geschichte und Bedeutung eines Kunstwerkes. Nürnberg: eldonejo Hofmann 1993, 72 paĝoj, ISBN 3-87191-183-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Heilig-Achneck: Polizei droht mit Platzverweisen. Streit um Kunstwerk spitzt sich zu — Chefs waren „im Bilde“ — Zwist unter „Freien“. Nürnberger Nachrichten vom 24. April 2006