Bela garolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bela garolo
Bela garolo en nordokcidenta Ekvadoro
Bela garolo en nordokcidenta Ekvadoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cyanolyca
Specio: C. pulchra
Cyanolyca pulchra
(Lawrence, 1876)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bela garolo (Cyanolyca pulchra) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj Cyanolyca kiu enhavas 9 simile bluajn speciojn. Tiu troviĝas en Kolombio kaj Ekvadoro, tio estas la regiono de plej supraj Andoj.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de montetoj.

La Bela garolo estas belega, kiel plej parto de la mebro de la genro (la nomo en multaj lingvoj estas traduko de la scienca nomo) kaj blua birdo kun brunbluaj subaj partoj sed tre bluaj kapo kaj gorĝo, dum la diferenca karaktero estas tre nigra kaj tre larĝa vizaĝa strio kiu el la nigra fortika beko (iom hokeca pinte) trapasas la okulzonon ĝis la malsupra vizaĝo kie plie larĝiĝas kaj la kolo. Ankaŭ la gamboj kaj piedoj estas nigraj

Ili manĝas insektojn kaj fruktojn.

Ĝi estas konsiderata kiel Preskaŭ Minacata pro perdo de habitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]