Beladono

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dukotiledonaj plantoj > Solanaloj > Solanacoj >


Atropa bella-donna1.jpg

Nigra beladono (Atropa belladonna) estas plurjara herbo kun kloŝformaj, brune violkoloraj floroj kaj brilglataj, nigraj, venenaj beroj. Ĝi havas ovoformajn, glatrandajn foliojn (la folilameno longas 10-20 cm). La tigo de la planto altas 1-2 metrojn. La planto (folio, radiko, frukto) enhavas la alkaloidon atropino.

Atropino donis al la planto beladono la nomon: Iam virinoj uzis etan kvanton da atropino (ekstraktita el beladono) por pligrandigi la pupilojn kaj tiel aspekti pli alloge ("bele").

Ĝi estas kuracplanto, kies folio, radiko uzatas por diversaj farmaciaĵoj.


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.giftpflanzen.com/atropa_belladonna.html
Ekstera ligilo  http://www.giftpflanzen.com/atropa_caucasia.html
Ekstera ligilo  http://www.giftpflanzen.com/atropa_acuminata.html
Ekstera ligilo  http://www.shadowplayzine.com/Articles/belladonna.htm
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj