Beldinga parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Beldinga parulio
Beldinga parulio
Beldinga parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Geothlypis
Specio: 'G. beldingi'
Geothlypis beldingi
(Ridgway, 1883)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Beldinga parulio, Geothlypis beldingi, estas specio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Flavgorĝuloj aŭ Geothlypis kiu enhavas tre similajn speciojn. Ili estas loĝantaj birdoj endemiaj de suda Baja California, Meksiko.

Ĝi estas proksime rilata al la Komuna flavgorĝulo, Altamira parulio kaj Bahama parulio, kun kiuj ĝi formas superspecion, kaj ili estis iam konsiderataj samspecifaj.

La reprodukta habitato estas de marĉoj de fluanta akvo kaj lagunoj, kutime kun tifao. Ĝi konstruas tasforman neston de mortinta tifao kiu estas kutime ligata al malsupro de tigo de vivanta tifao. La ino demetas 2-4 ovojn, kutime 3. Kiel aliaj flavgorĝuloj ĝi manĝas malalte en vegetaĵaro kaj manĝas insektojn kaj alaijn malgrandajn senvertebrulojn.

La Beldinga parulio estas 14 cm longa kun olivverdeca dorso kaj brilflavaj subaj partoj. Maskla plenkreskulo de la suda nomiga raso G. b. beldingi havas flavajn subajn partojn, nigran vizaĝomaskon kaj flavan antaŭkronon. La ino estas simila, sed ne havas la nigran maskon kaj havas olivecan kronon. Ĝi estas simila al la Altamira parulio, sed separate el ĝi pro la larĝo de Meksikio. Tiu raso ege suferis la habitatoperdon, kaj nun estas limigita al kelkaj malgrandaj marĉoj de plej suda Baja California [la estero de San Jose del Cabo kaj la laguno de Todos Santos; Aŭgusto 2007].

La masklo de la norda subspecio G. b.goldmaii havas palan ventron kaj grizan antaŭkronon, kaj tiel ĝi estas tre simila al kelkaj nemigrantaj sudokcidentaj rasoj de Komuna flavgorĝulo, kiu, tamen, ne koincidas laŭ teritorio. Ĝi estas pli granda kaj iom pli brila ol la migrantaj rasoj de Komuna parulio kiuj vintras en Baja California, kaj la maskla masko etendas plie al nuko ol kaze de vizitantoj. Tiu raso estas ankoraŭ komuna, sed ties teritorio malpliiĝas pro habitatoperdo.

La kanto de la Beldinga parulio estas laŭta ŭiĉeti ŭiĉeti ŭiĉeti ŭiĉ, simila al tiu de la Komuna parulio sed pli profunda, plena kaj kun kelkaj zumadoj. La alvoko estas milda jip, denove simila al tiu de la Komuna parulio.

Tiu specio ricevis nomon laŭ Lyman Belding, elstara kalifornia naturalisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

New World Warblers de Curson, Quinn kaj Beadle, ISBN 0-7136-3932-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]