Beled
El Vikipedio
Ne miskomprenu kun Beleg!
Beled estas urbo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Kapuvár. La loknomo estas peĉenega nomo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Poŝtkodo: 9343
- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 2890.
- Telefonprefikso: 96
Situo [redakti]
Beled situas sur ebenaĵo laŭ la fervojo kaj ĉefvojo inter Szombathely kaj Győr, branĉo de Rába tuŝas la urbon, kiu estis ekspluatita de akvomuelejoj. Kapuvár troviĝas 15 km-ojn.
Historio [redakti]
Ŝajnas, la unua mencio devenis el 1230. En 1594 la turkoj detruis la vilaĝon. Beled longe estis grandvilaĝo, ekde 2009 urbo.
Vidindaĵoj [redakti]
- kastelo de Barthodeiszky el 1890, nuntempe lernejo
- baroka romkatolika preĝejo de 1738
- luterana preĝejo de 1806, la turo estas 18 m-ojn alta
- 3 fiŝistaj lagoj
