Beletra Almanako

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La emblemo de la Beletra Almanako

Beletra Almanako (BA) estas literatura libroforma revuo, lanĉita en aŭtuno 2007. Ĝi aperis unufoje en 2007 (septembro), dufoje en 2008 (marto kaj septembro) kaj trifoje jare ekde 2009 (februaro, junio kaj oktobro). Principe ĉiu numero ampleksas inter 120 kaj 180 paĝoj (BA1, 176 p.; BA2, 144 p.; BA3, 176 p.).

Redaktas ĝin Jorge Camacho (ĉefredaktisto), Probal Daŝgupto kaj István Ertl. La eldonanto estas Ulrich Becker, de la eldonejo Mondial en Novjorko.

Enhavo

Filozofio de la revuo [redakti]

Beletra Almanako, n-ro 1

La almanakon oni ne devas aboni anticipe kiel kajeran revuon, sed povas mendi aŭ aĉeti kiel libron. Beletra Almanako aperas en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla kaj aĉetebla, aŭ recenzebla kiel ajna libro.

Ĉiel ajn, la eldonejo jam proponas ankaŭ la eblon aboni anticipe ekde plurajn numerojn.

BA enhavas diversajn rubrikojn, nome pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, intervjuoj, leteroj, debato ktp, originale kaj traduke. Laŭ interkonsento kun UEA, ankaŭ la verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj aperas en Beletra Almanako.

Aperas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ altkvalitaj tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto sed ne surpapere.

Ekesto de la periodaĵo [redakti]

Beletra Almanako, n-ro 2

Laŭ la sinprezento de la revuo (verkita de Camacho) en ĝia unua numero, la kultura panoramo de Esperantujo en 2007 prezentis signojn de stagno: "La revuo Fonto ĉesis aperi. Aliajn revuojn, kiel La Ondo de EsperantoLa Gazeto, karakterizas forta ligiĝo al certa regiono, loko aŭ persono; Libera Folio, krom movade ĝeneraltema, restas reta."

Necesis, laŭ la iniciatintoj de BA, nova internacia literatura revuo. Tamen, iliaopinie, la tempo tiam ne maturis por lanĉi paperan revuon monatan aŭ du-monatan. Pro tio ili decidis publikigi la libroforman Beletran Almanakon.

Beletra Almanako, n-ro 3

Aperintaj numeroj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retejo de BA (Beletra Almanako)
Ekstera ligilo   BA n-ro 1, septembro 2007
Ekstera ligilo   BA n-ro 2, marto 2008
Ekstera ligilo   BA n-ro 3, septembro 2008
Ekstera ligilo   BA n-ro 4, februaro 2009
Ekstera ligilo   BA n-ro 5, junio 2009
Ekstera ligilo   BA n-ro 6, oktobro 2009
Ekstera ligilo   BA n-ro 7, februaro 2010
Ekstera ligilo   BA n-ro 8, junio 2010
Ekstera ligilo   BA n-ro 9, oktobro 2010
Ekstera ligilo   BA n-ro 10, februaro 2011
Ekstera ligilo   BA n-ro 11, junio 2011