Beletristiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BeletristikoBeletroscienco studas beletron, tiujn verkojn, kiujn en iu aŭ alia kulturo oni rigardas aparte belaj aŭ signifaj. Ĝi estas estetiko aplikata al literaturo, kaj efektive multaj historiaj statoj kaj ŝanĝoj paralelas en estetiko pli vaste kaj en beletroscienco pli malvaste. En ordinara – ĵurnalisma aŭ eseisma – vesto, beletroscienco estas nomata kritiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikve kaj moderne beletrosciencon oni organizis laŭ diversaj subfakoj.

En okcidento poetiko pli konstate, parolarto pli praktike zorgis pri la rimedoj por elegante, taŭge, efike aŭ konvinke verki. (Antikve poetiko ne temis nur pri versteĥniko, sed pri lingva kreado ĝenerale.) stiloscienco estas pli nova nomo por tiu speco de studo pri la forma flanko de beletro. Pri la enhava flanko zorgis tekstinterpreto, kies nociojn ofte unue provis kaj provizis biblioscienco: ĝi celis, ke oni bone komprenu la verkojn.

Vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Pli moderne M H. ABRAMS, en 1953, klasike distingis inter kvar kritikaj vidpunktoj pri beletraĵoj, nome:

  1. teorioj de imito
  2. teorioj de efekto
  3. teorioj de formo
  4. teorioj de esprimo.

Teorioj de imito studas la rilatojn inter la teksto kaj la mondo, pri kiu ĝi temas. Teorio de efekto studas, kiel la legantoj aŭ aŭskultantoj komprenas la tekston. Teorioj de formo (objektaj teorioj) konsideras, ke la strukturo, la konsisto mem de la teksto estas sufiĉa studaĵo. Teorioj de esprimo rigardas la tekston kiel esprimon de la personeco de la verkinto, eventuale de lia medio.

La lasta vidpunkto, ke verko estas esprimaĵo, aperis nur dum la romantikismo en la 1800-aj jaroj. Ĝi restas la ordinarula teorio de belartoj ĝenerale: per verko artisto provas esprimi sian senton.

Konstanta debato de la 1950-aj ĝis la 2000-aj jaroj temas pri la sencoj kaj intencoj de beletraĵoj. Jam pli frue marksisma kaj psiĥanaliza kritiko kontraŭis tradician tekstinterpreton, eventuale malatentante la eldiritan intencon de la verkinto, pliŝate rigardante la tekston simptomo de la verkista socia situo aŭ respektive de lia nekonscio. Tielnomataj malkonstruaj teorioj radikaligis tiun kontraŭintencan perspektivon. Laŭ ili la senco de verko estas neniel fiksita, ĝuste la aparteco de beletraĵo estas ĝia senfina interpreteblo.

Beletroscienco ankoraŭ ne trovis tian komunan teorion, ke ĝi povus kohere prezenti tekstojn kiel forme strukturitajn aĵojn, en kiuj aŭtoro kaj ties kultura medio renkontas leganton kaj ties kulturan medion por la komuna konstruo de senchava tuto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ABRAMS M. H. - The Mirror and the Lamp. - Londono, 1953. (en)