Belga Antologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Belga Antologio
Belga Antologio
Belga Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1928
Urbo Antverpeno
Eldoninto Belga Esperanto-Instituto
Paĝoj 290
vdr

Belga Antologio [1][2] aperis en 1928, okaze de la 20-a Universala Kongreso en Antverpeno. Ĝi konsistas el du partoj: flandra parto, kun tradukoj el la nederlandlingva flandra literaturo kaj kun literatura resumo de Hector Vermuyten; kaj franca parto, kun tradukoj el la franclingva valona kaj flandra literaturo, kompilita kaj kun literatura resumo de Maurice Jaumotte. Tradukoj de valonlingvaj kaj germanlingvaj belgaj aŭtoroj mankas. Ĉiu parto havas 285 paĝojn. La antologio enhavas specimenojn kaj biografiajn notojn de ĉirkaŭ 100 aŭtoroj.

La origina plano de la antologio estis festlibro okaze de la 100-jara ekzisto de la belga ŝtato (1930), sed kiam estis decidite kongresi en Antverpeno en 1928, la laboroj estis plirapidigitaj. La antologio estas dediĉita al Frans Schoofs, administranto-prezidanto de Belga Esperanto-Instituto.

Enhavo de la flandra parto[redakti | redakti fonton]

Formularo pri Belga Antologio disdonita dum la 20-a Universala Kongreso en Antverpeno en la jaro 1928.
Gazetartikoleto pri Hector Vermuyten koncerne Belga Antologio.
  • Antheunis, Gentil-Theodor: La ŝranketo <poemo>
  • Baekelmans, Lode: La virinmalamanto; Kristnaskovespero
  • Bergmann, Anton: Sinjoro van Bottel
  • Buysse, Cyriel: Avino Renske; El "Mea culpa" <parto>
  • Byns, Anna: Merten Luther kaj Merten van Rossum <poemo>
  • Claes, Ernest: La blankulo <parto>
  • Conscience, Hendrik: Rikke-tikke-tak <parto>; Kion patrino povas suferi <parto>
  • De Bom, Emmanuel: Peter Benoit
  • De Geyter, Julius: La sudo kaj la nordo <poemo>
  • De Clercq, René: Mia patrino <poemo>; La pomo
  • De Cort, Frans Jozef: Patrino kaj infano <poemo>; Kial? <poemo>
  • De la Montagne, Victor: Ekzistas ie koketa domet' <poemo>; Avino <poemo>
  • De Meyere, Victor: Du elegioj
  • De Mont, Polydoor: Loĝadas multaj birdetoj <poemo>; La ruĝa cigno <poemo>
  • Francken, Fritz: Aviadistoj <poemo>
  • Gezelle, Guido: La skribisteto <poemo>; Kor' mia estas kiel flor' <poemo>; Pri la salikoj <poemo>; Nenio <poemo>
  • Hegenscheidt, Alfred: La venĝo <parto>
  • Hiel, Emmanuel: Kor' mia dezirplena <kanto>
  • Ledeganck, Karel: Al Antverpeno <poemparto>
  • Loveling, Rosalie: Majstro Huyghe <parto>
  • Loveling, Virginie: La vekiĝo <poemo>; La morto de l' amato; La donaco
  • Monet, August: Charlotte Corday: historia dramo, kvara akto, oka sceno
  • Rodenbach, Albrecht: Paco <poemo>; Sneyssens <poemo>
  • Rooses, Max: La flandra kaj la itala pentrartskolo
  • Sabbe, Julius: En begindometo <poemo>; En kapuĉmantelo <poemo>
  • Sabbe, Maurits: La leciono al la najtingalo; Bietje: unuakta teatraĵo
  • Sauwen, Arnold: La gruoj <poemo>
  • Sleeckx, Domien: La sportisto
  • Snieders, August: "O cara memoria"
  • Streuvels, Stijn: La rikolto <parto>; Antaŭvespero de S-ta Johano <parto>; Horinjo <parto>
  • Styns, Reimond: Pena laborego <parto>
  • Teirlinck, Herman: La kanto de Peer Lobbe; Mi servas (unua akto)
  • Timmermans, Felix: Pallieter-filozofio; Lunbrilo <parto>; La masko <parto>
  • Van Arenbergh, Emile: Orienta soneto; Soneto mistika ...
  • Van Beers, Jan: Kaatje ĉe la bovino <poemo>
  • Van Bockel, Jeanne: La Flandra popolkanto: studo
    • Pri du gereĝidoj <kanto>
    • Tagiĝas en oriento <kanto>, 14-a jc.
    • Pri sinjoro Halevin' <kanto>, 15-a jc.
    • Dum vintro kiam pluvas <kanto>
  • Toussaint Van Boelaere, Fernand Victor: Petruĉjo en la maljunulejo...
  • Van Cauwelaert, August: Knabino fora... <poemo>; La infaneto de Mario <poemo>
  • Van de Woestyne, Karel: Dimanĉ-posttagmezo; Parabolo; La patrino kaj la filo <poemo>; Saniĝo <poemo>; Ni ĝojaj estos... <poemo>; Bonfaras al la koro... <poemo>
  • Van Langendonck, Prosper: Somera nokto <poemo>; Sur la altaĝjo <poemo>
  • van Mander, Carel: El la vivo de Floris, bonega pentristo de Antverpeno
  • Van Maerlant, Jacob: La garolo <poemo>; Pri la lando trans la mar' <poemo>
  • Van Oye, Eugeen: Al vi <poemo>; Estu vir' <poemo>
  • Van Ruusbroec, Jan: Pri la pureco; La sunfloro; Komparo kun la formiko
  • Van Ryswyck, Jan-Theodoor: La kanteto de la liristo
  • Van Sint Aldegonde, Marnix: Vilhelmokanto (Fragmento)
  • Vermandere, René: Formortinta Delsuno <parto>
  • Vermeylen, August: La migranta judo <parto>; Nia lingvo
  • Verriest, Hugo: La kanto
  • Verschaeve, Cyriel: Krucumo (El "Pasio de N. D. S. Jesuo-Kristo")
  • Verschoren, Frans: Franĉjo kaj liaj amiketoj
  • Vuylsteke, Julius: La maro <poemo>
  • Nekonata aŭtoro: La bestepopeo "Reynaert de Vos" <parto>, 13-a jc.
  • Nekonata aŭtoro: La legendo de Beatrys <poemparto>, 14-a jc.

Enhavo de la franclingva parto[redakti | redakti fonton]

  • Carton de Wiart, Henri: Johanne
  • Courouble, Léopold: Morto de la maljuna Cappellemans
  • De Coster, Charles: Filipo II-a, kiam li estis infano; La legendo de Ulenspiegel kaj de Lamme Goedzak
  • Delattre, Louis: Manĝofestoj <parto>
  • De Molder, Eugène: Malbenita tero; La nokto de la sesa de decembro
  • Des Ombiaux, Maurice: Guidon d' Anderlecht; La arbotondisto; La Brabantkanto...
  • Dessart, Albert: La defluilskulptisto
  • Destrée, Jules: La domo de la krimo
  • Dumont-Wilden, Louis: Sablomontetoj kaj apudmara Flandrio
  • Eekhoud, Georges: La servistineto; Amata regiono
  • Elskamp, Max: Vespere <poemo>
  • Garnir, Georges: Al Marjolaine
  • Gerardy, Paul: La kisoj <poemo>
  • Gilkin, Iwan: Kanto de la forĝofornoj; Halucinacio <poemo>; Alveno <poemo>
  • Gille, Valère: La domo de la feliĉo <poemo>; La idealo <poemo>
  • Glesener, Edmond: La teatro de pulĉineloj
  • Giraud, Albert: Sanktaj blankecoj <poemo>; Ekster la nuntempo <poemo>; La foriro de Peĉjo <poemo>; Belaj versoj estas krucoj senmezuraj <poemo>
  • Greyson, Emile: Holanda skizo
  • Kinon, Victor: La jaro mila <parto>
  • Krains, Hubert: La bulboj-foiro
  • Lemonnier, Camile: La ĉaso; La mateno; La mortigo; Bruĝo
  • Le Roy, Georges: La silentoj <poemo>
  • Maeterlinck, Maurice: Korfoliaro <poemo>; La svarmo; Silento; Monna Vanna; La blua birdo; La avertitoj
  • Maubel, Henry: La aĵoj mortis
  • Mabille, Alfred: "Bela lando"
  • Mockel, Albert: La donaco "feliĉdona surprizo"
  • Picard, Edmond: En la krima kortumo; Mia Limburga lando (Belga vivo dum la XIX-a jarcento)
  • Pirmez, Octave: Mortuorum amor; La koro kaj la spirito; Scienco kaj Egio
  • Rency, Georges: Post la morto de l' patro...
  • Rodenbach, Georges: La vivo de l' ĉambroj <poemo>; La sonoriloj; La sonorilaristo
  • Severin, Fernand: Al ŝi, kiu venos <poemo>; La dormantino <poemo>
  • Spaak, Paul: Kaatje <parto>
  • Stiernet, Hubert: La farunmakulo
  • Van Arenbergh, Emile: Orienta soneto; Soneto mistika
  • Van de Wiele, Marguerite: Portreto
  • Van den Bosch, Firmin: In pulverem reverteris
  • Van den Oever, Karel: La nokt-vagonaro <poemo>; In memoriam fratris <poemo>
  • Van Drunen, James: La blanka vilaĝo
  • Van Hasselt, André: La tomboj <poemo>; La floro de l' forgeso <poemo>
  • Van Lerberghe, Charles: Fratino mia, la pluvo <poemo>; La peko <poemo>; La anoncantoj <parto>
  • Van Offel, Horace: Morto de muso
  • Van Zype, Gustave: La instinkto
  • Verhaeren, Emile: La pramisto <poemo>; Al la forirantoj <poemo>; La plago <poemo>; Vespero <poemo>; Al la flandrinoj de Rubens <poemo>
  • Vierset, Auguste: Foiraĵo <poemo>; La bedaŭro <poemo>
  • Virres, Georges: Patrino; La sanganta koro
  • Waller, Max: La kiso

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ega laboro de seriozaj kaj kapablaj personoj, kolektiva penado, ampleksaj konoj, persistemo kaj kuraĝo. La tradukoj estas bonaj, parte eĉ tre bonaj. 
— 1930, Max Butin, Heroldo de Esperanto, numero 11

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4061a, paĝo 363
  2. tiele literumite ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 142, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]