Belga Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Belga Esperanto-Federacio estas la Landa Asocio de UEA en Belgio, fondita en 1962. Antaŭe Belgio havis du Landajn Asociojn, nome Belga Ligo Esperantista kaj Flandra Ligo Esperantista. Belga Esperanto-Federacio estas ĉefe surpapera organizaĵo, ĉar UEA ne rekonas la du naciajn Esperanto-organizaĵojn Flandra Esperanto-Ligo kaj la valonan Asocio por Esperanto. La asocio sen profita celo BEF ĉesis ekzisti la 17-an de decembro 2005[1] kaj transdonis sian havaĵon al la du supre nomitaj naciaj organizaĵoj.

Referencoj

  1. Belga Ŝtatgazeto, 2006-01-27.