Belga Esperanto-Instituto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Belga Esperanto-Instituto estis kooperativa societo fondita en 1926 en la sino de la Esperanto-grupo La Verda Stelo en Antverpeno, kies celo estis la eldonado de libroj en kaj pri Esperanto. La unuaj investintoj en la societo estis Maurice Jaumotte, Frans Schoofs, Edgard De Coster, Oscar Van Schoor, Jozef Van Gulck, Caroline Nuyts-De Buyser, Hector Vermuyten, Gustave Vermandere, Louis De Hondt, Morris De Ketelaere, Charles Van der Veken, Jeanne Morrens kaj Nicolas Van Winge.

Inter la plej valoraj eldonaĵoj de BEI menciindas la duparta Belga antologio, kies flandra parto redaktis Hector Vermuyten kaj kies valona parto redaktis Maurice Jaumotte.

Ĝi estis kunfandita kun Flandra Esperanto-Instituto en la jaro 1962, kiuj pluvivis en la nova asocio sen profitdona celo Eldonejo-librejo Sonorilo.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj