Belga Esperantisto
El Vikipedio
(Alidirektita el Belga esperantisto)
Belga Esperantisto estis la organo de Belga Ligo Esperantista, fondita en 1908, kiel posteulo de Belga Sonorilo, kiu idistiĝis; formato 24x16 cm. Redaktis ĝin: Léon Champy, Van Laere, Amatus van der Biest-Andelhof, Oscar Van Schoor, Frans Schoofs.
Ĝi aperis ĝis en 1961, kiam Belga Ligo Esperantista praktike ĉesis ekzisti favore al Belga Esperanto-Federacio kaj kiam fondiĝis la revuo Sonorilo, kiun oni povas konsideri posteulo de Belga Esperantisto.