Belga migrado al norda Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tiel nomata Belga migrado al norda Francio estis fenomeno komenciĝinta ĉirkaŭ 1815 kaj kulmininta en la dua duono de la 19-a jarcento (kiam ili estis la plej multnombraj enmigrintoj en Francio, en 1881 ili konsistigis 45 % de la alilandaj enmigrintoj), finiĝinta ĉ. 1920. Kvankam oni plej ofte parolas pri belga migrado, sed ĝi estis precipe kaj pli tipe flandra, ĉar 3/4 el ili estis el Flandrio.

Kaŭzoj

Flandrio: troa popoldenseco kaj agrikultura krizo

Ekonomiaj kaŭzoj:

Fermado de la landlimo post la disfalo de Napoleona imperio. Post 1815 la flandraj linaĵoj, kiuj ne estis modernigitaj, ne plu povis elteni la konkurencon de la industriigitaj produktoj anglaj. Cetere Francio, kiu estis je 90 % ĉefe kliento, fermis siajn limojn per altaj doganaj akcizoj. 500 000 homoj estis batitaj de tiu disfalo.
Altiĝo de la grundoprezoj kaj farmoprezoj.
Produktkrizoj pri kolzo kaj tritiko en 1844, terpomoj en 1845 (kp en Irlando samepoke, kiu kaŭzis la faman kaj katastrofan malsategon de Irlando), sekalo en 1846. Ankaŭ en Flandrio, malsato iĝis ĝis kaŭzi mortojn.

Religiaj kaŭzoj ĉe la katolikegaj flandroj: la naskokvoto restis longe forta inter la loĝantaro stampita de katolika praktiko kaj instruo, nete pli forta ol en la najbaraj regionoj valonaj kaj francaj.

Fakte elmigro okazis ne nur al Francio: la flandroj de la plej nordaj provincoj kaj Antverpeno emis direkti sin al Ameriko kaj Sudafriko. (Tiu elmigrado estis aranĝita fare de la belgaj marnavigaj kompanioj de la haveno). Kaj, ĉie, elmigrado estis unue de kamparoj al urboj, kaj de Flandrio al Valonio, tiam la plej riĉa kaj disvolviĝa parto de la lando, pro karbominejoj kaj industria revolucio.

Francio: demografia stagnado kaj industria disvolviĝo

Inter 1800 kaj 1900 male al la aliaj eŭropaj landoj, dum ke ekzemple Germanio transpasis de 23 milionoj da loĝantoj al 56 milionoj kaj Britio de 16 ĝis 41, Francia loĝantaro kvazaŭ stagnis: de 28 milionoj en 1800 je 40 milionoj en 1900 (kaj en 1940 ĝi estos plu 40 milionoj). Tiun Malthusismon kaŭzis konjekteble la Franca revolucio de 1789, kiu ebligis al la pliparto de la kamparanoj posedi siaj grundon (male al kio okazis en Britio, kie la tero restis, kaj pli kaj pli estis nur posedaĵo de grandsinjoroj [kaj nun asekuraj kompanioj] kaj kie la Enclosures-movado pelis milionojn da ruinigitaj kamparanoj al la mizeraj amasigoj de industriaj urboj). Konsekvenco de tiu poseda statuso estis zorgo naski malmulte da infanoj por ne dividi la bienojn. Ankaŭ dum la tuta jarcento Francio restis pliparte agrikultura lando, dum kiam ĝiaj najbaroj iĝis plejparte industriaj. Tamen la 1-a industria revolucio plenumiĝis tie, tial aperis manko de laborforto, ĉefe de malkvalifikaj laboristoj.

Tempolinio kaj nombroj

jaro nombro da enmigrintaj belgoj % de belgoj en la tuto de la enmigrintoj
1851 128 000 33,60%
1876 375 000 46,80%
1891 465 000 41,20%
1911 323 000 27,80% (tiam plej nombraj:italoj)
1931 255 000 9,10% (tiam plej nombraj: italoj kaj poloj)

(Kompreneble tiu nombroj ne aperigas la belgojn kiuj intertempe prenis la francan naciecon.)

En 1890 en Tourcoing 35%de la loĝantaro estis belgoj, ofte de dua generacio (t.e. naskitaj en Francio)

Kvankam ĉefe koncentrita en Norda Francio (t. e. departemantoj Nord kaj Pas-de-Calais), kaj eĉ ofte kiel translimaj laboruloj, kiuj vespere rehejmigis en sia domo en Belgio, ekzistis ankaŭ elmigrado (pr. 50 000 belgoj) en Parizon, kaj alia kelk' 50 000 terkultivaj laboruloj en la grandaj farmbienoj de la norda duono de Francio.

kunteksto, ties vivo

Ekonomia eksploitado

En tiuj tempoj de liberalisma kapitalismo tiuj mizeraj laboristoj estis kompreneble benaĵo, ĉar ili provizis malmultekostan laborforton kaj estis levilo al mallevo de la salajroj.

Nur per leĝo en 1892 oni malpermesis laborigi infanojn malpliaĝajn ol 13 jarojn (sed 12 jaroj sufiĉis, se ili havis sian ateston pri kompleta bazlernejo (Certificat d'Etudes). La mastroj kontraŭstaris tiujn leĝojn; ili estis oponaj je ĉia reguligo (mala al la ideo de "libereco"), argumentis, ke nur laborigi infanojn ebligas fronti la internacian konkurencon (de Anglio).

Ekonomia konkuro - Rasismo

En Belgio jam estis la salajroj je 20 % malpliaj ol en Francio.

Ekde 1819 Gent-aj teksistoj estis taŭzitaj en Roubaix, kio kaŭzis unan tajdon da returnantoj. Meze de la jarcento multaj popolaj manifestacioj oponadis je la "lavango de belgaj almozulaĉoj". Kaj en Lille amaso kriis "mortu la belgoj!"

Ĉar la esperoj metitaj de la laboristaro je la Franca 2-a Respubliko estis seniluziigitaj, tiu ekincitiĝis kontraŭ tiuj belgaj laboristoj pretaj konsenti je ajna laboro je ajna salajro.

Antaŭforme de la nunaj "charters", la fervoja kompanio de l'Nordo estis invitita akcepti belgajn enmigrintojn senpage en siajn vagonarojn, por ilin returnkonduki en Belgion. En Ardenoj valonajn najlofaristojn celis vera stratribelo: ili trude fuĝis kaj iliaj laborejoj estis detruitaj; la franca jurisdikcio absolvis la ribelo-estrintojn. En Dunkirko afiŝo instigis la dunkirkanojn forpeli "tiujn furzulajn belgojn, kiuj venas ŝteli nian panon". La 15-an de aŭgusto 1892 en Liévin domoj de kvartalo loĝata de flandroj estas ruinigitaj de la amaso kaj ties loĝantoj perfortitaj, polico ne intervenis.

En 1848 iu "Belga Legio" malsukcese provis "liberigi" Belgion el la reĝismo. Tiama nordfranca gazetisto skribis: "vasta nombro da belgoj, kiuj ne havis sufiĉe da kuraĝo por liberigi sian landon, restas inter ni, kaj forprenas je la francoj la panon de l'laboro. Ili iru malsatmorti en sian landon, tio estus nur justo!" La patezaj kanzonoj verkitaj por karnavalo allasis tiun malamon, kiel tiu titolita "La buterpotuloj (1) aŭ plago en Roubaix". ((1) flandraj fabriklaboristoj ofte nur transpasis la landlimon por labori en la apudlimaj uzinoj, kaj revenis hejmen, ne aĉetinte ion ajn al la francaj butikistoj, portante nur buterpoton por ŝmiri sian panon). Laŭ la loka gazetaro "la belgo" estas ece ŝtelisto kaj fraŭdisto. Diratis, ke ili emis eligi sian tranĉilon, kiam ili estis ebriaj, kaj ke la precipa malordo-kaŭzo ĉe la flandroj estis ties emo al drinkado, kaj la "sovaĝa perfortemo" de iliaj disputoj, kiuj atestas pri "morokrudeco tipe primitiva". En gazeto "La Progreso de Nordo", 5-a de junio 1906, diratas pri certa strato en Lille "Ne pasas nokto, sen ke estas mortigite aŭ rabite en tiu fama strato; ĉefstabejo de la belgaj forpelitoj, kiujn nia jurisdikcio lasas svarmi, vomi, kaj tranĉilmortigi laŭplaĉe ... tiuj abomenindaj flandroj, kiujn nia landlima departemento elvomas aŭ malvomas sinsekve kiel tajdojn ... Ĉi tagojn bando da homeculoj kapvestitaj per tiuj ridindaj kaskedoj pomverdaj aŭ oranĝkoloraj ..."

En 1889 en gazeto deklaratis, ke la flandroj estas "barbaroj neasimileblaj".

Tiamaj viv-kondiĉoj kaj popola kulturo

La bazaj manĝaĵoj en la malriĉaj tavoloj estis pano (po averaĝe 750 gramoj individue kaj tage), terpomoj (po averaĝe 750 gramoj individue kaj tage; la terpomoj estis manĝataj bakitaj: notu ke la frititaj fingretaj terpomoj nun tipaj en Belgio kaj norda Francio ankoraŭ ne estis manĝataj, ĉar grasaĵo estis tro multekosta rilate la enspeznivelon), kaj selakto.

La ĉefa socia kaj distra loko esti la estaminets (trinkejoj), multnombraj (averaĝe 1 por 50 loĝantoj); Tie oni ne nur drinkis, fumis, sed ludis kartojn aŭ la tradiciajn ludojn (specialaj kugloj, kaj multaj aliaj, nun malaperintaj), sindikatanoj kunvenis (post 1880, kun ekoj de sindikatoj kaj fondado de la Parti Ouvrier Français, por la viroj ĝi esti la dua hejmo, kaj ofte anstataŭis la preĝejon (malreligiemo kreskis forte inter laboruloj, ĉefe la viroj). Kiel diris la Lille-a kanzonisto Louis Dupont In y introt tout d'même eque dins s'mason. (oni eniris tien tutsame kiel en sian domon).

Bredado de vojaĝkolomboj.

Asimilado

Forgeso!

Dum la Unua mondmilito la belga popolo iĝis "la kuraĝaj malgrandaj belĉjoj", novaj almigraj ondoj: la orienteŭropaj judoj, la italoj, la poloj, venis anstataŭi ilin fronte de la "invadistoj" kaj kiel fremdmalaman aŭ rasisman celon, la belgoj, same la flandroj kiel la jam francparolantaj valonoj, rapide enkorpiĝis en la franca socio, la geografia proksimeco ludis rolon, kaj certaj landlimoj iĝis poiome malpli fermitaj. Fine oni eĉ tute forgesis, ke iam estis malamo kaj rasisma diabligo. Belgoj en Francio vidatis kiel kvazaŭ parencoj, apenaŭ fremdaj; kaj nun oni mirigus la nordfrancianojn rememorigante ilin pri la taksoj tiamaj al la flandroj!

Estis tiam dirite, ke tiu enmigrado estis, male al postaj, sukceso pro la kultura proksimeco, sed historio, kiam oni prifosas ties dokumentojn, montras ke ja tio ne veras.

La lasta generacio: farmbien-reprenistoj

Post la Unua mondmilito multaj belgoj serĉis (aŭ estis venigitaj por) lupreni (aŭ, ĉe la plej riĉaj, aĉeti) francajn farmbienojn, ĉar post la milito mankis brakoj en la kamparo, kaj la flandraj kultivistoj estis antaŭaj rilate la modernajn texhnikojn de la ekprogresinta agrikulturo kompare la francojn, kies farmbienoj estis ankoraŭ ofte malpuraj, arĥaikaj, malproduktivaj.

Vidu ankaŭ