Belica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Belica, (ankaŭ hungare) estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. Ankoraŭ unusola vilaĝo apartenas al la municipo.

Preĝejo de Belica

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur mildaj deklivoj, inter Muro (rivero) kaj Dravo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Zagrebo. Ĉakovec troviĝas 7 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1900 loĝis en Belica 1464 da homoj (1428 kroatoj, 30 hungaroj, 6 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon el Hungario kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio. En 2001 loĝis en Belica 2509 da homoj, (98 % kroatoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]