Bella Sipos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SIPOS Bella ŝipoŝ n. Izabella Szabó estis rumanuja hungara ĵurnalistino, verkistino naskita en Szőlősgyula (Ukraino) la 3-an de decembro 1918 kaj mortinta en Braŝovo la 19-an de februaro 2000. Li estas la patrino de ĵurnalisto András Sipos

Biografio

Bella Sipos finis altlernejon bibliotekan kaj sociologian en Budapeŝto kaj ekde 1939 ĝis 1944 ŝi estis bibliotekistino en Kőbánya (Budapeŝto). Inter 1945 kaj 1948 ŝi estis interna kunlaborantino de Népi Egység en Braŝovo. Inter 1948 kaj 1968 ŝi estis braŝova raportistino de gazeto Előre sub nomo Bella Sipos. Ekde 1968 ŝi estas pensiulino en Braŝovo.

Verkoj

  • Az okos macska. Malozsavölgyi és csángóvidéki népmesék (popolfabeloj) (kun István Horváth), Bk., 1948;
  • Nagyerejű János. Hétfalusi csángó népmesék (popolfabeloj), Bk., 1949;
  • Mackó Marci kalandjai, Bk., 1961;
  • A búzaszem, a kendermag és a vaskalán. Csángó népmese-feldolgozások (reverkitaj popolfabeloj), Bk., 1969;
  • Ágrólszakadt rokonság, porjunulara romano, Bk., 1970;
  • Hét guzsaly aranyszösz, fabeloj, Bk., 1975;
  • Dió Dénes a hordóban, fabeloj, Bk., 1987.

Fontoj