Bella Tanai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TANAI Bella estas hungara aktorino naskiĝinta en Miercurea Ciuc (Rumanujo) la 15-an de marto 1930.

Biografio

Inter 1946–50 ŝi studis en Magyar Művészeti Intézet en Koloĵvaro kaj ŝi fariĝis anino de Székely Színház, pli poste de la Állami Székely Színház. En 1977 ŝi transloĝiĝis Hungarujon kaj unue en Miskolc, poste en Győr kaj en la Vígszínház de Budapeŝto ŝi ludis ĝis 1990.

Ĉefaj roloj

  • Mirigy (Vörösmarty M.: Csongor és Tünde);
  • Kata (Sh.: A makrancos hölgy);
  • Blanche (Williams: A vágy villamosa);
  • Orbánné (Örkény I.: Macskajáték). F.M. Eltartási szerződés (1990).

Verko

  • Virágalagút (romaneto) 1997.

Eksteraj ligiloj

  • Spektakloj pluaj[1]

Fonto

  • Magyar Színházművészeti Lexikon