Bellegarde-sur-Valserine

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bellegarde-sur-Valserine

Vido al Bellegarde-sur-Valserine
Vido al Bellegarde-sur-Valserine

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Ain
Arondismento Nantua
Kantono Bellegarde-sur-Valserine
Urbestro Régis Petit
2008-2014
Interkomunumreto Komuneco de komunumoj de la Bellegarda Baseno
Poŝtkodo 01200
Kodo laŭ INSEE 01033
Retpaĝaro http://www.ville-bellegarde01.fr/
Demografio
Loĝantaro 11 497 loĝ. (en 2006)
Loĝdenso 754 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
46°06′28″N 05°49′37″O  /  46.10778°N, 5.82694°O / 46.10778; 5.82694 (Bellegarde-sur-Valserine)Koordinatoj: 46°06′28″N 05°49′37″O  /  46.10778°N, 5.82694°O / 46.10778; 5.82694 (Bellegarde-sur-Valserine)
Alto De 330 m al 1 542 m
Areo 15,25 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Bellegarde-sur-Valserine
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Bellegarde-sur-Valserine (prononcu: [Belgard-sür-Valsørin]) estas franca komunumo en la departemento Ain, de la regiono Rodano-Alpoj.

Ĝi situas sur la dekstra bordo de Rivero Rodano, ĉe la kunfluo de rivero Valserine, Tiu rivero estas tie pli mallarĝa, ĉar paro de ĝia akvo enprofundiĝas sub la porhavan rokon (oni nomas tion La Perdoj de Valserine). Tio permesis pli facile trapasi.

La kulmino de la komunumo estas ĉe la deklivo de monto "Grand Crêt d'Eau" al alteco de 1542 m.

La urbo estas ariĝo de pluraj vilaĝoj:

  • Bellegarde, la ĉefa urbo kiu iĝis la centrurbo,
  • Musinens, sur la altaĵoj, kaj ĝia kastelo,
  • Coupy, oriente, kiu estis sendependa komunumo antaŭ 1966,
  • Arlod, sude, alvale, sur Rodano, kie estas la rubo-brulejo de SIDEFAGE,
  • Vanchy, sud-oriente, almonte sur Rodano.

La najbaraj komunumoj estas okcidente kaj norde :Châtillon-en-Michaille; oriente: Lacran kaj Léaz; sude, trans rivero Rodano: Eloise kaj Saint-Germain-sur-Rhône; sud-okcidente: Billiat kaj Villes.

Stacidomo de Bellegarde-sur-Valserine

[redakti] Trafiko

Bellegarde-sur-Valserine estas grava SNCF-a fervoja stacidomo, kie haltas la TGV-oj Parizo-Ĝenevo kaj Montpeliero-Ĝenevo, kaj TER al Liono, Évian-les-Bains, Bourg-en-Bresse...

La 9-an de majo 2003 brulego detruis parton de la stacidomo. La trafiko daŭrigas per provizoraj konstruaĵoj. Nova stacidomo tiel nomata "fr:Pôle multimodal de Bellegarde-sur-Valserine" estas konstruata kaj malfermos en 2010.

Trapasas la urbon la aŭtoŝoseo A 40, kies viadukto vidiĝas de malproxime.

[redakti] Monumento

La kastelo de Musinens situas norde de la urbo. Ĝi entenas kvadratan turon de la 13-a jarcento, ĉefan konstruaĵon kun ŝraŭb-ŝtuparo de la 15-a jarcento kaj fortikaĵojn.

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  Bellegarde-sur-Valserine kaj ĝia regiono
Ekstera ligilo  La kastelo de Musinens
Ekstera ligilo  La perdoj de Valserine
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj