Bellegarde-sur-Valserine
Bellegarde-sur-Valserine | |||||
---|---|---|---|---|---|
Vido al Bellegarde-sur-Valserine
| |||||
delegita komunumo • komunumo en Francio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Ain | ||||
Arondismento | Nantua | ||||
Kantono | Bellegarde-sur-Valserine | ||||
Komunumaro | Komuneco de komunumoj de la Bellegarda Baseno | ||||
| |||||
INSEE kodo | 01033 [+] | ||||
Poŝtkodo | 01200 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 01033 | ||||
Retpaĝaro | http://www.ville-bellegarde01.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Régis Petit 2008-2014 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 497 loĝ. (en 2 006) | ||||
Loĝdenso | 754 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 46°06′28″N 05°49′37″O / 46.10778°N, 5.82694°O (mapo) Koordinatoj: 46°06′28″N 05°49′37″O / 46.10778°N, 5.82694°O (mapo) | ||||
Alto | De 330 m al 1 542 m | ||||
Areo | 15,25 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
46° 06′ 28″ Nordo 5° 49′ 37″ Oriento / 46.107667 °N, 5.826874 °O (mapo) | |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bellegarde-sur-Valserine [+] | |||||
Bellegarde-sur-Valserine (prononcu: [Belgard-sür-Valsørin])
estas franca komunumo en la departemento
Ain, de la regiono Rodano-Alpoj.
Ĝi situas sur la dekstra bordo de Rivero Rodano, ĉe la kunfluo de rivero Valserine, Tiu rivero estas tie pli mallarĝa, ĉar paro de ĝia akvo enprofundiĝas sub la porhavan rokon (oni nomas tion La Perdoj de Valserine). Tio permesis pli facile trapasi.
La kulmino de la komunumo estas ĉe la deklivo de monto "Grand Crêt d'Eau" al alteco de 1542 m.
La urbo estas ariĝo de pluraj vilaĝoj:
- Bellegarde, la ĉefa urbo kiu iĝis la centrurbo,
- Musinens, sur la altaĵoj, kaj ĝia kastelo,
- Coupy, oriente, kiu estis sendependa komunumo antaŭ 1966,
- Arlod, sude, alvale, sur Rodano, kie estas la rubo-brulejo de SIDEFAGE,
- Vanchy, sud-oriente, almonte sur Rodano.
La najbaraj komunumoj estas okcidente kaj norde :Châtillon-en-Michaille; oriente: Lacran kaj Léaz; sude, trans rivero Rodano: Eloise kaj Saint-Germain-sur-Rhône; sud-okcidente: Billiat kaj Villes.
Trafiko
Bellegarde-sur-Valserine estas grava SNCF-a fervoja stacidomo, kie haltas la TGV-oj Parizo-Ĝenevo kaj Montpeliero-Ĝenevo, kaj TER al Liono, Évian-les-Bains, Bourg-en-Bresse...
La 9-an de majo 2003 brulego detruis parton de la stacidomo. La trafiko daŭrigas per provizoraj konstruaĵoj. Nova stacidomo tiel nomata "fr:Pôle multimodal de Bellegarde-sur-Valserine" estas konstruata kaj malfermos en 2010.
Trapasas la urbon la aŭtoŝoseo A 40, kies viadukto vidiĝas de malproxime.
Monumento
La kastelo de Musinens situas norde de la urbo. Ĝi entenas kvadratan turon de la 13-a jarcento, ĉefan konstruaĵon kun ŝraŭb-ŝtuparo de la 15-a jarcento kaj fortikaĵojn.
Eksteraj ligiloj
greke Bellegarde-sur-Valserine kaj ĝia regiono greke La kastelo de Musinens greke La perdoj de Valserine